Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §8-02

(GMT+08:00) 2018-04-13 08:51:30     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§08

§08-02

La perfekta maniero de la vivo ne devias de la esenco de la denaska naturo kaj de la destino. Tial la nature kuniĝantaj piedfingroj ne devas esti konsiderataj kiel palmopiedaj; la nature supernombra manfingro ne devas esti konsiderata kiel superflua; tio, kio estas nature longa, ne devas esti konsiderata kiel supermezura; kaj tio, kio estas nature mallonga, ne devas esti konsiderata kiel nesufiĉa. Jen kial la kruroj de anaso, kvankam tre mallongaj, ne povas esti plilongigitaj sen ke ĝi ĉagreniĝus; kaj kial la kruroj de gruo, kvamkam tre longaj, ne povas esti mallongigitaj sen ke ĝi afliktiĝus. Tial, tio, kio estas nature longa, ne devas esti mallongigita; tio, kio estas nature mallonga, ne devas esti plilongigita. Tiamaniere ekzistos nenia maltrankvilo, nek ĉagreno. Nu, ĉu do la humaneco kaj la justeco ne estas konsistaj partoj de la homa naturo! Alie, kial tiuj, kiuj praktikas ilin, devas havi tiom multe da maltrankvilo kaj ĉagreno?

彼正正者,不失其性命之情。故合者不为骈,而枝者不为歧,长者不为有余,短者不为不足。是故凫胫虽短,续之则忧,鹤胫虽长,断之则悲。故性长非所断,性短非所续,我所去忧也。意仁义其非人情乎?彼仁人何其多忧也!

Plie, tiuj, kiuj havas palmopiedajn fingrojn, povos plori, se oni tire apartigos la kuniĝantajn fingrojn; tiuj, kiuj havas supernombran manfingron krios de doloro, se oni formordos la fingron. Ambaŭokaze, aŭ estas superflue, aŭ estas nesufiĉe, la maltrankvilo kaj ĉagreno estas la samaj. En la hodiaŭa mondo tiuj, kiuj praktikas la humanecon, rigardas la senordan socion per tristaj okuloj; tiuj, kiuj ne praktikas la humanecon, avide ĉasas honorojn kaj riĉaĵojn, forlasante la esencon de sia denaska naturo kaj la destino. Certe la humaneco kaj la justeco ne estas konsistaj partoj de la homa naturo! Alie, kial estas tiom multe da bruado kaj klopodado ekde la malproksima tempo de la tri dinastioj Xia, Shang kaj Zhou?

且夫骈于拇者,决之则泣,枝于手者,纥之则啼。二者或有余于数,或不足于数,其于忧一也。今世之仁人,藁目而忧世之患,不仁之人,决性命之情而饕富贵。故意仁义之非人情乎。自三代以下者,天下何其嚣嚣也。

Krome, tiuj, kiuj uzas kurbilon, rektoŝnuron, cirkelon kaj ortilon por fari ĝustigon al objektoj, malfortigas ilian naturon; tiuj, kiuj uzas ŝnuron, gluon kaj lakon por kunligi aŭ kunfiksi objektojn, detruas iliajn kvalitojn; tiuj, kiuj uzas la ritojn kaj la muzikon, la humanecon kaj la justecon, por obeigi kaj konsoli la homojn, difektas ilian originan naturon.

且夫待钩绳规矩而正者,是削其性,代绳约胶漆而固者,是侵其德也。屈折礼乐,吁俞仁义,以慰天下之心者,此失其常然也。

La estaĵoj en la mondo havas ĉiu sian naturan staton. La nature kurba ne estas farita tia per kurbilo; nek la nature rekta per rektoŝnuro; nek la nature ronda per cirkelo; nek la nature kvadrata per ortilo. Simile, la natura kuniĝo ne estas la rezulto de la uzo de gluo aŭ lako, nek la natura kunligiteco estas la rezulto de la uzo de ŝnuroj.Tial la estaĵoj en la mondo vivas naturan vivon sen scii, kial ili estas vivaj, kaj nature akiras ion sen scii, kial ili akiris tion. Kiel en la antikveco, tiel en la nuntempo, la vero estas la sama; ĝi neniel povas esti ignorata. Kial do la humaneco kaj la justeco devus esti uzataj kiel gluo aŭ ŝnuro inter la Taŭo kaj la virto por konfuzi la mondon?

天下有常然,常然者,曲者不以钩,直者不以绳,圆者不以规,方者不以矩,附离不以胶漆,约束不以耱索。故天下诱然,皆生而不知其所以生,同焉皆得,而不知其所以得。故古今不二,不可亏也。则仁义奚连连如胶漆耱索,而游乎道德之间为哉?使天下之惑也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin