Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §10-01

(GMT+08:00) 2018-04-24 14:58:16     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§10

§10-01

Por antaŭgardi kontraŭ ŝtelistoj, kiuj povus malfermi la kestojn, palpe serĉi en la sakoj kaj perforte rompi la ŝrankojn, certe oni firme ligas la kestojn kaj sakojn per ŝnuroj kaj ŝlosas la ŝrankojn per solidaj seruroj. Tio estas la ordinare nomata "saĝa singardo". Sed, kiam rabisto venos, li forkuros portante sur la dorso aŭ la ŝultro la keston, sakon aŭ la ŝrankon. Tiam lia nura timo estos, ke ĝi ne estus ligita sufiĉe firme, nek ŝlosita sufiĉe solide. Tiuokaze tio, kio estas nomata la "saĝa singardo", servos nur al la rabisto.

将为胠箧探囊发匮之盗而为守备,则必摄缄腾,固扃鐍,此世俗之所谓知也。然而巨盗至,则负匮揭箧担囊而趋,唯恐缄腾扃鐍之不固也。然则乡之所谓知者,不乃为大盗积者也?

Nun, ni do provu diskuti pri la demando: ĉu tio, kio estas la ordinare nomata "saĝeco" ne povas servi al la granda rabisto? Ĉu do tiu, kiu estas la ordinare nomata "saĝulo", ne povas esti nur gardisto por la rabistoj? Kiel do ni scias, ke tiel estas?

故尝试论之:世俗之所谓知者,有不为大盗积者乎?所谓圣者,有不为大盗守者乎?何以知其然邪?

En la pasinteco la regno Qi havis tiom multe da urboj kaj urbetoj, ke iliaj loĝantoj povis esti vidataj unuj de la aliaj, kaj la krioj de iliaj kokoj kaj la bojoj de iliaj hundoj povis esti aŭdataj de ili reciproke. Ĝia teritorio etendiĝis ĉirkaŭen je du mil lioj. Sur ĝi la retoj estis sternitaj por kapti birdojn kaj fiŝojn kaj la tero estis plugita por kreskigi grenplantojn. Prapatraj temploj kaj altaroj al la terdioj kaj grendioj estis konstruitaj ĉie en la lando. La regado de la urboj kaj la kamparo ĉiam sekvas la instrukciojn de la saĝuloj. Kaj tamen, kiam Tian Chengzi mortigis la princon Qi kaj uzurpis la regnon, ĉu oni povus diri, ke tio, kio estis uzurpita de li, estis nur la regno? Li uzurpis ja ankaŭ la leĝojn faritajn de la saĝuloj kaj eĉ ties "saĝecon". Rezulte de tio Tian Chengzi ricevis la nomon de ŝtelisto kaj rabisto, sed li vivis tiel trankvile kaj sekure, kiel la reĝoj Yao kaj Shun. La malgrandaj regnoj ne kuraĝis riproĉi lian kulpon, dum la grandaj regnoj ne kuraĝis lin ataki. La regno Qi estis firme tenata en la manoj de li kaj liaj posteuloj dum dek du generacioj. Ĉu do ne estis vere, ke li uzurpis la regnon Qi kaj samtempe utiligis la leĝojn faritajn de la saĝuloj kaj ties "saĝecon" por protekti sian vivon kiel ŝtelisto kaj rabisto?

昔者齐国邻邑相望,鸡狗之音相闻,罔罟之所布,耒耨之所刺,方二千余里。阖四竟之内,所以立宗庙社稷,治邑屋州闾乡曲者,曷尝不法圣人哉?然而田成子一旦杀齐君而盗其国,所盗者岂独其国邪?并与其圣知之法而盗之,故田成子有乎盗贼之名,而身处尧舜之安。小国不敢非,大国不敢诛,十二世有齐国,则是不乃窃齐国并与其圣知之法以守其盗贼之身乎?

Ni do provu plu diskuti. Ĉu tio, kio estas la ordinare nomata "saĝeco" ne povas servi al la granda rabisto? Ĉu do tiu, kiu estas la ordinare nomata "saĝulo", ne povas esti nur gardisto por la rabistoj? Kaj kiel do ni scias, ke tiel estas?

尝试论之:世俗之所谓至知者,有不为大盗积者乎?所谓至圣者,有不为大盗守者乎?何以知其然邪?

En la pasinteco Guan Longfeng estis senkapigita; Bi Gan havis sian koron elpikita; Chang Hong estis disŝirita per ĉaroj; kaj Wu Zixu estis dronigita kaj lasita putri en rivero. Tiuj ĉi kvar personoj ja estis grandaj induloj, sed ili ne povis eviti esti ekzekutitaj laŭ la leĝoj faritaj de la saĝuloj.

昔者龙逢斩,比干剖,苌弘胣,子胥靡。故四子之贤而身不免乎戮。

Tial, kiam unu el la disĉiploj de la rabisto Zhi demandis al tiu: "Ĉu ankaŭ ni rabistoj havas nian metodon aŭ principon?"

故跖之徒问于跖曰:"盗亦有道乎?"

"Kiel do ni povas nehavi la nian?" respondis Zhi. "Diveni, kia trezoro troviĝas en la domo, estas por ni sagaceco; esti la unua perforte eniri en domon estas kuraĝo; esti la lasta eliri el la domo estas justeco; kapabli decidi, ĉu la rabado estos farebla, estas saĝeco; egale dividi la rabaĵojn estas humaneco. Ekzistas neniu granda rabisto en la mondo, kiu ne estus dotita per tiuj ĉi kvin kvalitoj."

跖曰:"何适而无有道邪?夫妄意室中之藏,圣也;入先,勇也;出后,义也;知可否,知也;分均,仁也。五者不备而能成大盗者,天下未之有也。"

Se ni rigardas aferojn ĉe tiu ĉi lumo, ni konstatas: kiel la bona homo ne povas fariĝi honesta sen sekvi la leĝojn faritajn de la saĝuloj, tiel la rabisto ne povas fariĝi tia, kia estis Zhi, la granda rabisto, sen sekvi la samajn leĝojn; kaj kiel en la mondo bonaj homoj estas malpli multaj, ol malbonaj, tiel la saĝuloj faras malpli da utiloj, ol malutilojn. Tial ni havas la popoldirojn, kiuj montras la rilaton inter la kaŭzo kaj la rezulto: "se la lipoj forestus, la dentoj elmetiĝus al la malvarmo"; "la maldelikata vino donacita de Lu estis la kaŭzo de la sieĝo al Handan"; "la apero de la saĝulo kuntrenas tiun de la rabisto"; "la mondo retrovos bonan ordon nur tiam, kiam la saĝuloj estos faligitaj kaj la rabistoj kaj la ŝtelistoj estos liberigitaj".

由是观之,善人不得圣人之道不立,跖不得圣人之道不行。天下之善人少而不善人多,则圣人之利天下也少而害天下也多。故曰:唇竭则齿寒,鲁酒薄而邯郸围,圣人生而大盗起。掊击圣人,纵舍盗贼,而天下始治矣。

Kiam la riveroj sekiĝos, la valoj malpleniĝos; kiam la montetoj ebeniĝos, la abismoj pleniĝos. Kiam la saĝuloj mortos, la rabistoj ne aperos kaj la paco regos en la mondo.

夫川竭而谷虚,丘夷而渊实。圣人已死,则大盗不起,天下平而无故矣!

Se la saĝuloj ne mortas, la rabistoj ne malaperas. Ju pli gravaj lokoj estas konfidataj al la saĝuloj, des pli da profitoj estas akiritaj de la rabistoj. Kiam grenmezuriloj estas elfaritaj, la ŝtelistoj ilin ŝtelas; kiam pesiloj estas elfaritaj, la ŝtelistoj same ilin ŝtelas; kiam sigeliloj estas elfaritaj por konfirmi la aŭtentikecon, la ŝtelistoj ankaŭ ilin ŝtelas; kiam la humaneco kaj la justeco estas elpensitaj por korekti la malbonojn de la mondo, la ŝtelistoj eĉ ilin ŝtelas!

圣人不死,大盗不止。虽重圣人而治天下,则是重利盗跖也。为之斗斛以量之,则并与斗斛而窃之;为之权衡以称之,则并与权衡而窃之;为之符玺以信之,则并与符玺而窃之,为之仁义以矫之,则并与仁义而窃之。

Kiel do ni scias, ke tiel estas? Tiu, kiu ŝtelas zonobukon, estas damnita al morto, dum tiu, kiu ŝtelas ŝtaton, fariĝas feŭda sinjoro. Nun la humaneco kaj la justeco estas observataj en la domo de la feŭda sinjoro, — ĉu do tio ne pruvas, ke la humaneco, la justeco kaj la saĝeco ĉiuj estas ŝtelitaj? Tial tiuj, kiuj sekvas la rabistojn kaj tiel fariĝas feŭdaj sinjoroj, kaj tiuj, kiuj ŝtelas kiel la humanecon kaj la justecon, tiel ankaŭ la grenmezurilojn, pesilojn kaj sigelilojn, neniel povas esti deadmonitaj for de siaj agoj kun la rekompenco de kaleŝoj kaj kronoj, nek esti detenitaj eĉ kun la minaco de ekzekuto per hakilo. Ju pli multe ili akiras, des pli malfacile estas ilin reteni. Jen estas la kulpo de la saĝuloj.

何以知其然邪?彼窃钩者诛,窃国者为诸侯,诸侯之门而仁义存焉,则是非窃仁义圣知邪?故逐于大盗,揭诸侯,窃仁义并斗斛权衡符玺之利者,虽有轩冕之赏弗能劝,斧钺之威弗能禁。此重利盗跖而使不可禁者,是乃圣人之过也。

Tial oni diras: "Kiel la fiŝo ne devas forlasi la akvon profundan, tiel la efikaj armiloj de la regno ne devas esti montritaj al la homoj."

故曰:"鱼不可脱于渊,国之利器不可以示人。"

Tiuj saĝuloj, kiuj estas la efikaj armiloj en nia mondo, ne devas esti metitaj en lumon al la mondo. Tial, forĵetu la saĝulojn kaj la saĝecon, kaj la grandaj rabistoj estos detenitaj; frakasu la jadojn kaj la perlojn, kaj la malgrandaj rabistoj ne aperos; rompu la sigelilojn, kaj la popolo refariĝos simpla kaj honesta; detruu la grenmezurilojn kaj pesilojn, kaj la popolo ne plu kverelos; abolu ĉiujn leĝojn, kiuj estas faritaj de la saĝuloj, kaj la popolo refariĝos prudenta.

彼圣人者,天下之利器也,非所以明天下也。故绝圣弃知,大盗乃止;掷玉毁珠,小盗不起;焚符破玺,而民朴鄙;掊斗折衡,而民不争;殚残天下之圣法,而民始可与论议。

Detruu la ses muzikajn tubojn, rompu la flutojn kaj la kordinstrumentojn, ŝtopu la orelojn de Shi Kuang la fama muzikisto, kaj la popolo en la mondo konservos sian denaskan aŭdsenson. Forviŝu la buntkolorajn desegnaĵojn, dispersu la kvin bazajn kolorojn, gluu la okulojn de Li Zhu la homo plej akrevida, kaj la popolo en la mondo konservos sian denaskan vidsenson. Rompu la kurbilojn kaj rektoŝnurojn, forĵetu la cirkelojn kaj ortilojn, frakasu la fingrojn de Chui la lerta metiisto, kaj la popolo en la mondo konservos sian denaskan lertecon. Jen kial oni diras: "La granda lerteco ŝajnas mallerta."

擢乱六律,铄绝竽瑟,塞瞽旷之耳,而天下始人含其聪矣;灭文章,散五采,胶离朱之目,而天下始人含其明矣。毁绝钩绳而弃规矩,攦工倕之指,而天下始人有其巧矣。故曰:大巧若拙。

Bridu la agojn de Zeng Can kaj Shi Qiu, sigelu la lipojn de Yang Zhu kaj Mo Di, forĵetu la humanecon kaj la justecon, kaj la virtoj en la mondo povos kunfandiĝi en Unu. Se ĉiu konservos sian denaskan akran vidadon, tiam la mondo ne estos detruita; se la popolo konservos sian denaskan akran aŭdadon, la mondo ne estos ĝenata de bruado; se la popolo konservos sian denaskan saĝecon, la mondo ne estos konfuzita; se la popolo konservos sian denaskan virton, la mondo ne estos perversigita. Unuvorte, Zeng Can, Shi Qiu, Yang Zhu, Mo Di, Shi Kuang, la metiisto Chui, Li Zhu, ĉiuj starigis siajn virtojn ekster si kaj nur semis konfuzon kaj malordon en la mondon. Estas tute senutile sekvi ilin kiel modelojn!

削曾、史之行,钳杨、墨之口,攘弃仁义,而天下之德始玄同矣。彼人含其明,则天下不铄矣;人含其聪,则天下不累矣;人含其知,则天下不惑矣;人含其德,则天下不僻矣。彼曾、史、杨、墨、师旷、工倕、离朱者,皆外立其德而爚乱天下者也,法之所无用也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin