Liĉia Mielo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-05-02 10:30:32     Redaktoro:Ema

Liĉia Mielo

Verkis Yang Shuo

Elĉinigis Vejdo

Floroj, birdoj, herboj kaj insektoj, kiuj povas esti prezentataj sur pentraĵoj, ĝenerale plaĉas al homoj. Abeloj estas la objektoj ŝatataj de pentristoj, sed mi ne tre ŝatas ilin. Mia travivaĵo estas ridinda. Iufoje, kiam mi, kiel infano, surgrimpis arbon por pluki begoniflorojn, neatendite mi estis pikita de abelo kaj pro dolorego preskaŭ falis de sur la arbo. Plenkreskuloj diris al mi, ke abelo ne facile pikas homon kaj, kiam ĝi sentas sin vunde minacata de homo, ĝi pikas, sed per sia pikado, ĝi konsumas sian vivon kaj ne plu vivas longe. Aŭdinte tion, mi ekhavis kompaton al la abelo kaj indulgis ĝin. Tamen ekde tiam, kiam mi vidas abelojn, mi ĉiam sentas iom da korpremiĝo kaj malkomforteco.

En aprilo ĉi-jare mi loĝis kelkajn tagojn ĉe la termofonto de Conghua, Guangdong-provinco. Ĉirkaŭe troviĝas montoj kaj la lageto da printempa akvo nestas en ilia brakumo. La dense verda pejzaĝo ja similas al ĉina tradicia pentraĵo de verdaj montoj kaj riveroj. Tiun vesperon, kiam mi iris tien, estis malserene. Mi ĵetis okazan rigardon tra la fenestro de etaĝdomo, mi sentis tion stranga, ke antaŭ la etaĝdomo abrupte aperas el nenie tiom da nigraj montetoj, tavolon super tavolo kaj ondumantaj. Mi memoris, ke etendiĝas ebena vastaĵo da fruktoarbaro, sed ne montetoj. Kia miraĝo tio estas? Kiam mi pririgardis la sekvan tagon, mi ne povis reteni mian ridon. En mia vido plenis liĉiarboj ĉie, starantaj unu apud alia kaj la folioj kaj branĉoj de ĉiu arbo estis tiel densaj, ke eĉ vento ne povas penetriĝi. Vidate en malhela nokto, ili kompreneble similis al montetoj.

Eble liĉioj estas la plej freŝaj kaj belaj fruktoj en la mondo. Poeto Su Dongpo* priskribis ilin verse: "Se mi povus frandi liĉiberojn jen tri cent, loĝus longe mi kiel lokano kun kontent'." El tio ni povas vidi la bonecon de liĉioj. Tamen mi iris tien ne en konvena tempo. La arboj plene portis flavetajn florojn, ne tiom okulfrapajn, kaj la delikataj ŝosoj nove elŝovitaj kun pala ruĝeco pli plaĉis al la okuloj ol tiuj floroj. Ĉirkaŭ tri monatoj estis bezonataj de disflorado al maturiĝo de liĉiberoj. Kaj pro tio mi ne havis sufiĉan tempon por atendi kaj frandi freŝajn liĉiberojn tie.

Tamen estis la ĝusta tempo por manĝi mielon de liĉioj. Eble kelkaj ne aŭdas pri tiu frandaĵo, ĉu? En Conghua liĉiarboj mare multas, kaj dum disflorado abeloj zumadas ĉie, okupiĝante pri kolektado de poleno kaj elfarado de mielo la tutan tagon, eĉ sub lunlumo. La liĉia mielo karakteriziĝas per pureco kaj nutriteco. Tiuj, kiuj loĝas ĉe la termofonto de Conghua ŝatas frandi tiun ĉi specon de mielo. Varmkora kamarado havigis al mi du botelojn da mielo. Kiam mi eltiris la ŝtopilon de la botelo, dolĉa bonodoro atakis min. Mi miksis ĝin kun duonglaso da akvo kaj la miksaĵo elspiris bonodoron kun dolĉeco kaj saporon de freŝaj liĉiberoj. Manĝante tiuspecan mielon, vi certe trovas ankaŭ la vivon dolĉa.

Emociite, mi volis pririgardi tiujn abelojn, kiujn mi ĉiam ne tre ŝatas.

En profundeco de liĉiarbaro malklare videblis angulo de blanka domo, kiu estis la abelbredejo de la termofonta komunumo, kun amuza nomo "Abelbreda Domego". Tiam printempo prosperis kaj floroj pompe disfloris. Alproksime al la abelbredejo vidiĝis aroj kaj aroj da abeloj flugantaj ir-reire. Tia bolanta multeokupiteco supozigis al vi, ke abeloj hasteme kreas sian novan vivon.

Abelisto Maljuna Liang kondukis min en la abelbredejon. Maljuna Liang fakte estis junulo, kiu laboris tre zorgeme. Eble li volis, ke mi pli profunde sciiĝu pri la vivo de abeloj, kaj li levmalfermis kovrilon de abelujo el ligno. Ene staris vicoj da lignaj septoj, sur kiuj plenplenis abeloj rampantaj tien kaj tien. Abelreĝino estas brunkolora kun longa kaj maldika korpo, kaj ĉiuj abeloj volontas manĝigi ĝin per la nektaro, kiun ili kolektas.

Maljuna Liang suspirece diris: "Jen vidu. Tiuj vivestaĵetoj estas tre obeemaj."

Mi demandis: "Kiom da mielo oni povas akiri ĉiujare el tia abelujo?"

Li respondis: "Kelkdek kilogramojn. Abeloj estas tre laboremaj. La klimato de Guangdong estas tre favora kaj plie multas diversaj floroj. Dum la kvar sezonoj de la jaro abeloj troviĝas en multeokupiteco. Ili produktas multe da mielo, sed ili mem konsumas limigitan kvanton. Ĉiufoje, kiam oni kolektas mielon, oni restigas joton da mielo sufiĉan por ilia konsumado. Ili neniam konkuras pri manĝado nek zorgas pri si mem. Ili daŭre laboras, daŭre elfaras mielon kaj ŝparas neniajn penojn..."

Mi demandis: "Ĉu oni timas, ke aliaj insektoj damaĝas tiel bonan mielon?"

Li respondis: "Kial ne? Oni devas gardi kontraŭ entrudiĝo de aliaj insektoj, precipe la vespoj. La plej malicaj estas vespoj, kiuj ofte faras malbonojn ĉe la enirejo de abelujoj."

Mi nereteneble ekridetis: "Ho, troviĝas ankaŭ invadantoj en la naturo. Kiel oni traktas la vespojn?"

Li diris: "Dispeli ilin! Se ili ne dispeliĝas, oni batmortigas ilin. Se oni lasas ilin resti tie, ili mordmortigas abelojn."

Mi metis alian demandon: "Kiel longe abelo povas vivi, do?"

Li respondis: "La abelreĝino povas vivi pli ol tri jarojn kaj laborabelo nur ses monatojn."

"Ilia vivdaŭro estas tiel mallonga, ke vi devas plejofte elbalai la mortintajn abelojn, ĉu ne?"

Ekskuinte la kapon, li diris: "Neniam. Abeloj scias pri sia vivdaŭro. Kiam ilia lasta tago alvenas, ili forflugas eksteren kaj mortas kaŝite, neniam reflugante."

Mian koron kaptis ektremo. Kiel amindaj vivestaĵetoj! Ili postulas nenion de la homoj, sed prezentas al la homoj la plej bonan aĵon. Abeloj ne nur elfaras mielon, sed ankaŭ kreas la vivon. Kaj ili kreas la plej dolĉan vivon ne por si mem, sed por la homoj. Kvankam ili estas malgrandaj, tamen ili estas tre noblaj!

Tra densaj liĉiarbaroj mi enpensiĝante rigardas al malproksimaj kampoj, kie kampuloj, starante en rizkampoj, diligente transplantas rizplantidojn. Ili konstruas sian vivon per siaj laboroj, fakte elfaras mielon de la vivo, por si mem, por aliaj kaj por siaj posteuloj.

Tiun nokton mi sonĝis, ke mi fariĝis malgranda abelo.

*Su Dongpo (1037-1101): ĉina fama poeto

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin