Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §11-03

(GMT+08:00) 2018-05-04 11:01:48     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§11

§11-03

Cui Ju demandis Laŭzi:

崔瞿问于老聃曰:

"Kiel do oni povus plibonigi la menson de la popolo, se neniu regus super la mondo?"

"不治天下,安藏人心?"

"Gardu vin de perturbo de ilia menso," respondis Laŭzi. "Ili deprimiĝas tiam, kiam ilia menso estas subpremata, kaj ekzaltiĝas tiam, kiam ĝi estas stimulita. Deprimita, ĝi fariĝas kvazaŭ malliberulo; stimulita, ĝi fariĝas kvazaŭ strangolato. La moleco kaj la malforteco povas venki la malmolecon kaj fortecon. Kiam ĝi estas submetata al aliformado aŭ remodlado, ĝi fariĝas varma kiel fajro aŭ malvarma kiel glacio. Ĝi ŝanĝiĝas tiel rapide, ke oni povas trovi sin jam en tute malsama mondo en palpebruma daŭro. Ĝi estas tiel profunda kaj kvieta kiel abismo tiam, kiam ĝi estas en ripozo, kaj ĝi estas tiel malproksima kaj mistera kiel la ĉielo tiam, kiam ĝi estas en moviĝado. Jen kia estas la homa menso, kiu estas tiel ŝanĝiĝema kaj tiel neregebla.

老聃曰:"汝慎无撄人心。人心排下而进上,上下囚杀,淖约柔乎刚强,廉刿雕琢,其热焦火,其寒凝冰,其疾俯仰之间,而再抚四海之外,其居也渊而静,其动也悬而天,贲骄而不可系者,其唯人心乎!

"En la antikveco, post kiam la Flava Imperiestro komencis perturbi la menson de la homoj per la humaneco kaj la justeco, la reĝo Yao kaj la reĝo Shun tiel multe lacigis sin, ke liaj femuroj osteciĝis kaj liaj kruroj eĉ tute senhariĝis, por nutri la korpojn de la popolo, faradis al si zorgojn por praktiki la humanecon kaj la justecon, kaj plenenergie klopodadis por starigi la leĝojn kaj la regularojn, kaj tamen ĉiuj ĉi tiuj penadoj vanis. La reĝo Yao do ekzilis Huan Dou al la monto Chong, la tri princojn de Miao al la monto Sanwei, kaj Gonggong al la norda regiono Youdu. Ĉu tio ĉi ne estas la pruvo, ke ili ne rikoltis sukceson en la regado per la humaneco kaj la justeco?

"昔者黄帝始以仁义撄人之心,尧舜于是乎股无鲅,胫无毛,以养天下之形,愁其五藏以为仁义,矜其血气以规法度,然犹有不胜也。尧于是放欢兜于崇山,投三苗于三桅,流共工于幽都,此不胜天下也夫。

"Kiam alvenis la epoko de la tri dinastioj Xia, Shang kaj Zhou, la mondo estis ĵetita en grandan panikon. Sur la plej malalta nivelo estis tiaj personoj, kiaj estis la reĝo Jie de la Xia kaj la rabisto Zhi, sur la plej alta estis tiaj personoj, kiaj estis Zeng Can kaj Shi Qiu, kaj fine leviĝis la debato inter la konfuceanoj kaj la moistoj. Sekve estiĝis duboj pri la ĝojo kaj kolero, trompoj inter la saĝuloj kaj la malsaĝuloj, riproĉoj inter la bonuloj kaj malbonuloj, mokoj inter la falsemuloj kaj la veremuloj, kaj tiel la tuta mondo dekadenciĝis. Ĉar ekzistas malsamaj komprenoj pri tio, kio estas konsiderata kiel grandaj virtoj, la denaska naturo de la popolo falis en disiĝon. Ĉar ĉiuj homoj ĉasas sciojn, ili implikiĝas en diversajn disputojn. Rezulte de tio, hakiloj kaj segiloj estas uzataj por ilin puni, leĝoj kaj reguloj estes uzataj por ilin bridi, marteloj kaj ĉiziloj estas uzataj por ilin mortigi. La mondo sekve estas ĵetita en grandan konfuzon. La sola kaŭzo estas, ke la popola menso estas perturbita. La saĝuloj vivas ermitan vivon sur la montoj, dum la potencaj regantoj vivas maltrankvilan vivon en la palacoj.

"施及三王,而天下大骇矣。下有桀跖,上有曾史,而儒墨毕起,于是乎喜怒相疑,愚知相欺,善否相非,诞信相讥,而天下衰矣。大德不同,而性命烂漫矣;天下好知,而百姓求竭矣。于是乎斫锯制焉,绳墨杀焉,锤凿决焉,天下脊脊大乱,罪在撄人心。故贤者伏处大山湛岩之下,而万乘之君忧栗乎庙堂之上。

"En la nuna tempo la kadavroj de buĉitoj amasiĝas unuj sur aliaj, la katenitaj malliberuloj defilas sin puŝante reciproke, kaj la torturataj viktimoj vidiĝas tie kaj ĉi tie. Dume la konfuceanoj kaj moistoj faras sian disputadon eĉ inter la katenitaj homoj. Ve! Ili ja troas! Ilia senhonteco kaj impertinento jam atingis la ekstremecon! Ĉu la saĝeco kaj la sciado ne estas la punjugo? Ĉu la humaneco kaj la justeco ne estas katenoj? Kaj ĉu Zeng Can kaj Shi Qiu ne estas la antaŭirantoj de la reĝo Jie de Xia kaj la rabisto Zhi? Mi vere ne scias! Tial, kiel diras proverbo: "Eliminu la saĝecon kaj forĵetu la sciojn, kaj la mondo retrovos la ordon."

"今世殊死者相枕也,衍杨者相推也,刑戮者相望也,而儒墨乃始离歧攘臂乎桎梏之间,意甚矣哉!其无愧而不知耻也甚矣。吾未知圣知之不为衍杨接习也,仁义之不为桎梏凿肭也,焉知曾史之不为桀跖藁矢也?故曰:绝圣弃知而天下大治。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin