Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §11-04

(GMT+08:00) 2018-05-07 08:47:18     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§11

§11-04

La Flava Imperiestro sidis sur la trono dek naŭ jarojn kaj la tuta mondo estis submetita al lia regado. Iutage, kiam li aŭdis, ke Majstro Guangcheng vivis sur la monto Kongtong, li iris vidi lin. La Flava Imperiestro diris:

黄帝立为天子十九年,命行天下,闻广成子在于空同之上,故往见之,曰:

"Mi aŭdis, ke vi jam atingis la perfektan Taŭon. Ĉu mi povus vin demandi pri la esenco de la perfekta Taŭo? Mi volus utiligi la esencon de la ĉielo kaj la tero por helpi la kreskadon de grenoj kaj nutri la popolon. Mi volus ankaŭ regi la interagojn inter la jino kaj la jango, por ke mi adaptu min al ĉiuj estaĵoj en la mondo. Kion do mi faru, Majstro?"

"我闻吾子达于至道,敢问至道之精?吾欲取天地之精,以佐五谷,以养民人。吾又欲官阴阳以遂群生。"

Majstro Guangcheng respondis: "Tio, kion vi volas scii, estas ĝuste la substanco de la estaĵoj. Sed tio, super kio vi volas regi, estas iliaj restaĵoj post la detruo. De kiam vi ekregis super la mondo, ekfalas pluvo antaŭ ol la nuboj amasiĝas en la ĉielo, velkas la herboj kaj arboj antaŭ ol ili flaviĝas, kaj la brilo de la suno kaj luno pli kaj pli malheliĝas kun la tagoj. Kiel do mi povus diskuti pri la Taŭo kun persono de mallarĝa spirito kiel vi!"

广成子曰:"而所欲问者,物之质也。而所欲官者,物之残也。自而治天下,云气不待族而雨,草木不待黄而落,日月之光,益以荒矣,而佞人之心翦翦者,又奚足以语至道?"

Aŭdinte tiujn ĉi vortojn la Flava Imperiestro retiriĝis kaj forlasis la regadon. Li konstruigis al si izolitan kabanon meblitan nur per mato el blanka pajlo. Loĝinte tie tri monatojn, li ree iris vidi la majstron.

黄帝退,捐天下,筑特室,席白茅,闲居三月,复往邀之。

Majstro Guangcheng kuŝis sur la lito kun la kapo al la sudo. Tre humile la Flava Imperiestro alproksimiĝis al li paŝante sur la genuoj, dufoje riverencis kaj respektoplene koŭtoŭis al li antaŭ ol demandi:

广成子南首而卧,黄帝顺下风,膝行而进,再拜稽手而问曰:

"Mi aŭdis, ke vi jam atingis la perfektan Taŭon. Ĉu mi povus vin demandi, kiel mi min kulturos, por ke mi povu vivi longan vivon?"

"闻吾子达于至道,敢问治身奈何而可以长久?"

"Bona estas via demando!" diris Majstro Guangcheng abrupte leviĝinte. "Pliproksimiĝu kaj mi diros al vi pri la perfekta Taŭo. La esenco de la perfekta Taŭo estas profunda kaj obskura, kaj ĝia kulmino estas malhela kaj silenta. Ne aŭskultu, nek rigardu! Tenu vian spiriton en kvieteco, kaj via korpo estos en perfekta ordo. Estu silenta kaj kvieta, ne lacigu vian korpon, nek malŝparu vian energion, kaj vi povos vivi longan vivon. Se vi aŭdos nenion per viaj oreloj, vidos nenion per viaj okuloj, kaj scios nenion per via menso, tiam via energio vigligos vian korpon kaj via korpo vivos longatempe. Gardu vin, ke vi pensu pri nenio kaj perceptu nenion ekster vi, ĉar multe da scioj ruinigos vian korpon. Mi alvenigos vin al la brila plejsupro, la origino kaj fonto de la perfekta jango; mi kondukos vin tra la pordo de la nemezurebla mallumo al la origino kaj fonto de la perfekta jino. La ĉielo kaj la tero havas ĉiu siajn funkcojn; la jino kaj la jango havas ĉiu sian provizejon. Se vi estos sufiĉe singarda konservi vin mem, ĉio en la mondo nature disvolviĝos. Ĉar mi alkroĉiĝas al la Taŭo kaj vivas en harmonio, mi kulturas min jam mil ducent jarojn sen ke mia korpo kadukiĝus."

广成子蹶然而起,曰:"善哉问乎!来,吾语汝至道。至道之精,窈窈冥冥;至道之极,昏昏默默,无视无听,抱神以静。形将自正,必静必清。无劳汝形,无摇汝精,乃可以长生。目无所见,耳无所闻,心无所知,汝神将守形,形乃长生。慎汝内,闭汝外,多知为败。我为汝遂于大明之上矣,至彼至阳之原也,为汝入于窈冥之门矣,至彼至阴之原也。天地有宫,阴阳有藏,慎守汝身,物将自壮。我守其一以处其和,故我修身千二百岁矣,吾形未尝衰。"

La Flava Imperiestro denove riverencis kaj koŭtoŭis al li dirante:

黄帝再拜稽首曰:

"Vi jam identigas vin kun la Ĉielo!"

"广成子之谓天矣!"

"Pliproksimiĝu kaj mi diros al vi ion pli," diris Majstro Guangcheng. "La perfekta Taŭo estas eterna, sed oni pensas, ke ĝi havas finon. Ĝi estas nesondebla, sed oni pensas, ke ĝi havas limojn. Tiuj, kiuj atingis la Taŭon, kiun mi ĵus menciis, povas fariĝi la imperiestro aŭ la reĝo; tiuj, kiuj ne sukcesis atingi la Taŭon, kiun mi ĵus menciis, povas vidi la lumon de la ĉielo dum la vivo sed refariĝi bulo da tero post la morto. Ĉiuj estaĵoj en la mondo venas el la tero kaj revenas al la tero. Tial mi forlasos vin kaj iros tra la pordo al la eterneco, por vagadi en la lando de senlimeco. Mi partoprenos en la lumo de la suno kaj la luno kaj vivos tiel longe kiel la ĉielo kaj la tero. Se oni venos min vidi, mi tion ne scios; se oni foriros de mi, mi tion ne atentos. Ĉiuj homoj estas mortemaj, nur mi sola min transvivos."

广成子曰:"来,吾语汝。彼其物无穷而人皆以为有终,彼其物无测而人皆以为有极。得吾道者,上为皇而下为王,失吾道者,上见光而下为土。今夫百昌,皆生于土,而反于土。故余将去汝,入无穷之门,以游无极之野。吾与日月参光,吾与天地为常。当我昏乎?远我昏乎?人其尽死,而我独存乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin