Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §11-06

(GMT+08:00) 2018-05-10 14:28:33     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§11

§11-06

La homoj en la mondo ordinare ĝojas tiam, kiam aliaj konsentas kun ili, kaj malbonhumoras tiam, kiam aliaj malkonsentas kun ili. Ili amas tiujn, kiuj konsentas kun ili, kaj abomenas tiujn, kiuj malkonsentas kun ili, ĉar ili volas elstari inter siaj similaj. Kaj tamen tiuj, kiuj penas superbrili aliajn, ne nepre estas tiuj, kiuj vere superas ilin, ĉar tiuj, kiuj kontentas per tio, kion ili mem scias, estas ne nepre pli sagacaj kaj inĝeniaj, ol la aliaj. Tiuj, kiuj volus regi super la popolo en la mondo, estas tiuj, kiuj direktas siajn okulojn sur la avantaĝojn de la regado de la tri grandaj reĝoj en la dinastioj Xia, Shang kaj Zhou, sed neglektas la katastrofojn, kiujn ili alportis al la popolo. Ili provas sian ŝancon je la kosto de la regno. Ekzistas preskaŭ neniu, kiu provus sian ŝancon sen perdi finfine la regnon! La ŝancoj por tiuj, kiuj konservas sian regnon, estas unu en dek mil, dum la ŝancoj por tiuj, kiuj perdas sian regnon, estas dek mil aŭ pli. Ve al tiuj, kiuj tenas la tronon sed tute ne scias pri tio!

世俗之人,皆喜人之同乎己,而恶人之异于己也。同于己而欲之,异于己而不欲者,以出乎众为心也。夫以出于众为心者,曷尝出乎众哉?因众以宁,所闻不如众技众矣,而欲为人之国者,此揽乎三王之利,而不见其患者也。此以人之国侥幸也,几何侥幸而不丧人之国乎?其存人之国也,无万分之一;其丧人之国也,一不成而万有余丧矣。悲夫,有土者之不知也。

Tiu, kiu posedas teritorion, tenas la regnon. Tiu, kiu tenas la regnon, ne devas esti influata de materialaj interesoj. Nur tiu, kiu tenas la regnon kaj ne estas influata de materialaj interesoj, povas regi la regnon. Tiu, kiu posedas la materialojn kaj ne estas posedata de ili, povas ne nur regi super la popolo en la mondo, sed ankaŭ iradi libere en ĉiuj direktoj kaj vagadi en ĉiuj regionoj de la regno. Tiu, kiu venas kaj iras tute sola, estas konsiderata kiel "unika", kaj la "unika" homo estas konsiderata kiel la "plej nobla" en la mondo.

夫有土者,有大物也。有大物者,不可以物物,而不物故能物物。明乎物物者之非物也,岂独治天下百姓而已哉?出入六合,游乎九州,独往独来,是谓独有。独有之人,是谓至贵。

La plej noblulo donas siajn instruojn en la formo de ombro aŭ per la sono de eĥo. Li respondas per sia tuta saĝeco ĉiujn demandojn, kiujn metas al li la popolo en la mondo. Li ripozas en kvieteco kaj vojaĝas en sendirekta vasteco. Kune kun la tumulta homamaso, li vagadas en la lando de senfineco, kie ekzistas nenia obstaklo sur lia vojo, nek fino en siaj tagoj. Ne nur liaj paroloj, sed ankaŭ lia fizika formo, tute konformas al la potenca Taŭo, kiu malaperigas lian "memon" en sin. Tiu, kiu ne havas sian "memon", neniel povas alkroĉiĝi al sia "ekzisto". Tiuj, kiuj alkroĉiĝas al sia ekzisto, estas la nobluloj en la pasinteco, dum tiuj, kiuj forgesas sian memon, estas la amikoj de la ĉielo kaj la tero.

大人之教,若形之于影,声之于响。有问而应之,尽其所怀,为天下配。处乎无响,行乎无方,挈汝适复之,挠挠以游无端。出入无旁,与日无始,颂论形躯,合乎大同。大同而无已,无已而恶乎得有有?睹有者昔之君子,睹无者天地之友。

Tio, kio estas modesta sed utiligenda, estas la estaĵoj. Tio, kio estas humila sed obeenda, estas la popolo. Tio, kio estas sensignifa sed farenda, estas la aferoj. Tio, kio estas severa sed starigenda, estas la leĝoj. Tio, kio estas malproksima de la Taŭo sed observenda, estas la justeco. Tio, kio estas personfavora sed disvastigenda, estas la humaneco. Tio, kio estas moderigata sed plimultigenda, estas la ritoj. Tio, kio estas natura sed laŭdegenda, estas la virto. Tio, kio estas integra sed variigenda, estas la Taŭo. Tio, kio estas mistera sed sekvenda, estas la naturo.

贱而不可不任者,物也;卑而不可不因者,民也;匿而不可不为者,事也;粗而不可不陈者,法也;远而不可不居者,义也;亲而不可不广者,仁也;节而不可不积者,礼也;中而不可不高者,德也;一而不可不易者,道也;神而不可不为者,天也。

Tial la saĝuloj sekvas la naturon kaj ne provas plibonigi ĝin. Ili perfektigas sian virton kaj ne fariĝas ĝia sklavo. Ili agas laŭ la Taŭo kaj faras neniajn anticipajn projektojn. Ili konformigas sin al la humaneco sed ne sin apogas sur ĝi. Ili strikte praktikas la justecon kaj ne penas ĝin akumuli. Ili observas la ritojn kaj ne ilin evitas. Ili plenumas aferojn kaj ne rifuzas ilin. Ili obeas la leĝojn kaj ne rompas ilin. Ili fidas la popolon kaj ne trouzas ĝin. Ili cedas al la denaska naturo de la estaĵoj kaj ne agas kontraŭ ĝi. Ili neniam truddevigas sin por fari ion, sed iafoje ili devas fari ion. Tiuj, kiuj ne komprenas la naturon, ne povas atingi la purecon de sia virto. Tiuj, kiuj ne komprenas la Taŭon, ĉie malsukcesas. Kompatindaj estas tiuj, kiuj ne komprenas la Taŭon!

故圣人观于天而不助,成于德而不累,出于道而不谋,会于仁而不恃,薄于义而不积,应于礼而不讳,接于事而不辞,齐于法而不乱,恃于民而不轻,因于物而不去。物者莫足为也,而不可不为。不道于天下者,不纯于德。不通于道者,无自而可。不明于道者,悲夫!

Kio do estas la Taŭo? Ekzistas la Taŭo de la naturo kaj ekzistas la Taŭo de la homo. Ne agi kaj tamen imponi al ĉiuj estas la Taŭo de la ĉielo, dum agadi kaj esti ligita per siaj agoj estas la Taŭo de la homo. La reganto devas praktiki la Taŭon de la ĉielo kaj la regatoj devas praktiki la Taŭon de la homo. Grandega estas la diferenco inter la Taŭo de la ĉielo kaj la Taŭo de la homo. Ni devas bone kapti la diferencon inter la du.

何谓道?有天道,有人道。无为而尊者,天道也;有为而累者,人道也。主者,天道也;臣者,人道也。相去远矣,不可不察也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin