Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-01

(GMT+08:00) 2018-05-11 11:05:59     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-01

Malgraŭ sia vasteco la ĉielo kaj la tero submetiĝas al la sama leĝo de evoluado. Malgraŭ sia sennombreco ĉiuj estaĵoj estas regataj en la sama maniero. Malgraŭ sia sennombreco ĉiuj homoj respektas sian reĝon kiel sian reganton. Regante super la mondo, la reĝo rigardas la virton kiel la radikon de sia potenco kaj la ĉielon kiel la fonton de sia sukceso. Tial oni diras: "La antikvaj reĝoj regis super la mondo per la senagado, nome per la sekvado de la natura evoluo de la estaĵoj."

天地虽大,其化均也;万物虽多,其治一也;人卒虽众,其主君也。君原于德,而成于天。故曰玄。古之君天下,无为也,天德而已矣。

Kiam la nomoj estas juĝataj per la Taŭo, ĉiuj reĝoj en la mondo estas pravigeble perfektaj regantoj. Kiam la hierarkio estas juĝata per la Taŭo, la reĝoj kaj la regnoficistoj havas siajn respektivajn devojn. Kiam la kapabloj estas juĝataj per la Taŭo, ĉiuj regnoficistoj en la mondo estas plene kvalifikitaj. Kiam la tuta mondo estas juĝata per la Taŭo, ĉiuj estaĵoj sekvas sian denaskan naturon. Tial tio, kio kunligas la ĉielon kaj la teron, estas la virto; tio, kio efikas sur ĉion en la mondo estas la Taŭo. Tio, kion la reĝoj faras por regi la mondon, estas la administraj devoj. Tio, kion estigas la kapabloj kaj talentoj, estas la artoj. La artoj estas entenataj en la aferoj, la aferoj en la justeco, la justeco en la virto, la virto en la Taŭo, la Taŭo en la ĉielo. Tial oni diras: "En la antikveco la reĝoj havis neniajn dezirojn, kaj la mondo estis riĉigita; ili estis en senagado, kaj ĉiuj estaĵoj prosperis per si mem; ili estis kvietemaj kiel abismo, kaj la popolo vivis en paco." En antikva libro Registroj estas skribite: "Tiuj, kiuj atingis la Taŭon, sukcesas en ĉio, kion ili entreprenas; tiuj, kiuj havas neniajn dezirojn pri atingoj, povas subigi al si eĉ la fantomojn kaj spiritojn."

以道观言,而天下之君正。以道观分,而君臣之义明。以道观能,而天下之官?。以道泛观,而万物之应备。故通于天地者,得也;行于万物者,道也。上治人者,事也;能有所艺者,技也。技兼于事,事兼于义,义兼于德,德兼于道,道兼于天。故曰:古之畜天下者,无欲而天下足,无为而万物化,渊静而百姓定。记曰:通于一而万事毕,无心得而鬼神服。

La Majstro (nome Zhuangzi — trad.) diras: "La Taŭo kovras kaj subtenas ĉion. Kiel senfine granda ĝi estas! La noblulo devas senigi sin je la deziro ion fari. Praktiki la senagadon estas nomata la Taŭo de la ĉielo; sin esprimi per senparolo estas nomata la virto; ami la homojn kaj esti profita al la estaĵoj estas nomata la humaneco; rigardi malsamajn estaĵojn kiel identajn unu kun la aliaj estas nomata la grandeco; montri sin nek aroganta, nek stranga estas nomata la grandanimeco; ampleksi la diversecon de la malsamaj estaĵoj estas nomata la riĉeco. Tial alkroĉiĝi al la virto estas nomata la gvidilo; fari virtajn agojn estas nomata la atingo; agi konforme al la Taŭo estas nomata la kompleteco; ne lasi, ke la volo estu senkuraĝigita de la eksteraj aferoj, estas nomata la perfekteco. Kiam la noblulo ekkomprenas tiujn ĉi dek principojn, lia menso fariĝas sufiĉe larĝa por teni ĉiujn estaĵojn en la mondo, kaj estas preta akcepti ilin kiel abunde alfluantajn akvojn. Tiuokaze li lasos la oron kuŝi enterigita kaj lasos la perlojn kaŝitaj en la abismo. Li ne avidos riĉaĵojn, nek ĉasos famon kaj altrangecon. Li ne ĝojos pro sia longviveco, nek malĝojos pro sia tro frua morto. Li ne fieros pri sia alta pozicio, nek hontos pro sia malriĉeco. Li ne proprigos al si la profiton de la mondo, nek rigardos la tronon kiel sian distingilon, ĉar li komprenas, ke la distingiĝo kondukas al parada elmontriĝo.

夫子曰:夫道,覆载万物者也。洋洋乎大哉!君子不可以不刳心焉。无为为之之谓天,无为言之之谓德,爱人利物之谓仁,不同同之之谓大,行不崖异之谓宽,有万不同之谓富。故执德之谓纪,德成之谓力,循于道之谓备,不以物挫志之谓完。君子明于此十者,则韬乎其事心之大也,沛乎其为万物逝也。若然者,藏金于山,藏珠于渊,不利货财,不近富贵,不乐寿,不哀夭,不荣通,不丑穷,不拘一世之利以为己私分,不以王天下为己处显,显则明。

Ĉiuj estaĵoj en la mondo devenas de kaj revenas al la sama radiko, kaj la vivo kaj la morto estas malsamaj fazoj de la ekzisto."

万物一府,死生同状。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin