Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-05

(GMT+08:00) 2018-05-21 14:18:50     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-05

Kiam la reĝo Yao faris inspekton en la regiono Hua, iu landlima gardisto tiea diris:

尧观乎华,华封人曰:

"Ho, saĝulo! Permesu al mi esprimi al vi miajn bondezirojn! Mi deziras al vi longan vivon."

"嘻,圣人!请祝圣人,使圣人寿。"

"Dankon, sed mi ne bezonas tion," diris la reĝo Yao.

尧曰:"辞。"

"Mi deziras al vi abundan riĉecon," daŭrigis la gardisto.

"使圣人富。"

"Dankon, sed mi ne bezonas tion," diris Yao.

尧曰:"辞。"

"Kaj multajn filojn," aldonis la gardisto.

"使圣人多男子。"

"Dankon, sed mi ne bezonas tion," diris Yao.

尧曰:"辞。"

"Longa vivdaŭro, abunda riĉeco kaj multaj filoj ja estas avide dezirataj de ĉiuj homoj. Vi estas la sola, kiu ilin ne bezonas. Kial do?" demandis la gardisto.

封人曰:"寿富多男子,人之所欲也,汝独不欲,何邪?"

"Tiu, kiu havas multajn filojn," respondis Yao, "havas multajn zorgojn; tiu, kiu posedas abundajn riĉaĵojn, havas multajn ĉagrenojn; tiu, kiu vivas en aĝo tro maljuna, kaŭzas al si malagrablaĵojn. Tiuj ĉi tri maltrankviloj malhelpas al homoj kulturi sian virton. Jen kial mi rifuzas viajn bondezirojn."

尧曰:"多男子则多惧,富则多事,寿则多辱。是三者,非所以养德也,故辞。"

"Komence," diris la gardisto, "mi konsideris vin kiel saĝulon, sed nun mi pensas, ke vi estas nur ordinara noblulo. Sendante la homojn al la mondo, la Ĉielo destinas por ĉiu el ili apartan devon. Se vi havos multajn filojn kaj ili havos ĉiu sian plenumendan devon, kiajn zorgojn do vi tiam havos? Se vi havos abundajn riĉaĵojn kaj lasos al la aliaj dividi ilin kun vi, kiajn ĉagrenojn do vi tiam havos? La saĝulo trovas plej bona la lokon, kie li loĝas; li ne estas elektema pri siaj nutraĵoj; li foriras lasante neniajn postsignojn kiel la birdoj flugantaj en la aero. Kiam la Taŭo regas en la mondo, li partoprenas en la prospero kun ĉiuj estaĵoj; kiam malordo regas en la mondo, li retiriĝas en senokupecon kaj kulturas sian virton. Kiam li vivas ĝis la aĝo de mil jaroj, laca de la vivo, li forlasos la mondon kaj supreniros al la ĉielo. Kiel senmortulo li rajdos sur blanka nubo kaj atingos la landon de la Ĉiela Reĝo. Tiam la tri maltrankviloj malaperos de li, kaj li estos libera de ĉia malfeliĉo. Kiajn malagrablaĵojn do li povas kaŭzi al si?"

封人曰:"始也我以汝为圣人邪,今然君子也。天生万民,必授之职。多男子而授之职,则何惧之有?富而使人分之,则何事之有?夫圣人鹑居而彀食,鸟行而无彰。天下有道,则与物皆昌,天下无道,则修德就闲,千岁厌世,去而上仙,乘彼白云,至于帝乡,三患莫至,身常无殃,则何辱之有?"

Fininte la diron, la landlima gardisto sin turnis kaj foriris. La reĝo Yao kuratingis lin kaj diris:

封人去之,尧随之曰:

"Permesu al mi meti al vi ankoraŭ kelkajn demandojn."

"请问。"封人曰:

"For de mi!" diris la gardisto.

"退已。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin