Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §12-07

(GMT+08:00) 2018-05-29 07:57:14     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§12

§12-07

En la komenco regis nenieco en la mondo. Tiam ekzistis neniaj estaĵoj, nek nomoj. El la nenieco estiĝis la praa Unu, alinome la Taŭo, kiu havis nenian materialan formon. El la praa Unu venis la estaĵoj, el kiuj ĉiu ricevis tion, kio estas nomata ĝia propra "virto". Antaŭ ol la estaĵoj prenis siajn respektivajn formojn, jam ekzistis en ili la distingo de la jino kaj la jango, kiuj estis nedisigeblaj unu de la alia. Tio estas nomata la "destino". La estaĵoj ekzistiĝis en la procezo de la intermiksiĝo de la jino kaj la jango kaj ricevis ĉiu sian apartan korpon, kiu estas nomata ĝia "formo". La fizika formo konservas en si la spiriton. Ĉiu el la spiritoj kun sia formo havas sian karakterizaĵon, kiu estas nomata la "denaska naturo". Kun plua kulturiĝado la denaska naturo revenas al la origina virto; atinginte sian perfektecon la virto sin identigas kun la origino de la universo. La identiĝo kun la origino de la universo estas malpleno. La malpleno estas ĉioampleksa grandeco. Tiuokaze la homa parolo harmoniiĝas kun la kantado de la birdoj. Harmoniiĝante kun la kantado de la birdoj, la homoj harmoniiĝas kun la ĉielo kaj la tero. La harmoniiĝo estas tiel perfekta, ke la homoj estas kvazaŭ stultaj aŭ obskurkapaj. Tio estas nomata la "profunda virto", kiu perfekte konformas al la natura evoluo de la estaĵoj.

泰初有无,无有无名。一之所起,有一而未形。物得以生谓之德,未形者有分,且然无间,谓之命。留动而生物,物成生理,谓之形。形体保神,各有仪则,谓之性。性修反德,德至同于初,同乃虚,虚乃大,合喙鸣。喙鸣合,与天地为合,其合昏昏,若愚若昏,是谓玄德,同乎大顺。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin