Rangolisto de la kvara trimestro en 2018

(GMT+08:00) 2018-08-17 13:31:01     Redaktoro:Xiong

Karaj amikoj:

La nova jaro 2019 jam komenciĝis. La LK-skipo esperas, ke niaj amikoj, kunlaborantoj kaj legantoj, same kiel antaŭe, subtenos, helpos kaj prosperigos la rubrikon. Kaj ĝi deziras aparte, ke pli multaj junuloj, pli multaj amikoj el diversaj landoj aliĝu al nia agado, ne nur por literaturo, sed ankaŭ por nia lingvo Esperanto.

En tiu bela momento ni, ĉiuj skipanoj, deziras al ĉiuj kontribuint(ont)oj kaj legantoj sukceson en la laboro kaj feliĉon en la vivo.

Laŭ nia komenca afiŝo, tio estas: "Ekde aprilo de 2017 en ĉiu tria monato KL havos tri plej elstarajn kontribuantojn, kiujn KL premias per po unu ĉina libro esperantigita aŭ io alia, pli malpli valora. Ĉiuj premiitoj, kiel furoruloj, sidas en la rangolisto trimestra. Tiuj premiitoj naskiĝas tiamaniere: la sistemo de la retejo aŭtomate aperigas ses plej ofte legitajn aŭtorojn, inter kiuj KL ellotas tri. Tiuj tri do estas premiitoj." (bonvolu vidi: https://esperanto.cri.cn/other/magazine/20170216.pdf), ni, la skipo de Kampo de Literaturo, elektis tri laŭreatojn por la kvara trimestro en 2018. Ili estas ĉi-sube (laŭ la literordo):

Lenke Szász, Rumanio

Tuomo Grundström, Finnlando

Wang Dayou, Ĉinio

Ni gratulas al tiuj ĉi laŭreatoj de la kvara trimestro kaj elkore dankas ĉiujn aŭtorojn, kiuj kune solidigas la ekzistadon de la rubriko kaj riĉigas ĝian enhavon.

Dankon al vi, ĉiuj aŭtoroj kaj subtenantoj.

Niaj retpoŝtaj adresoj:

espradio@cri.com.cn

xionglinpingesp@163.com

La skipo de la Kampo de Literaturo, 2019-01-01.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin