Tiu, kiu manĝas lotusflorojn (trad.) | Liu Hongyuan | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-07-16 14:46:14     Redaktoro:Li

Verkis Lao She

Elĉinigis Liu Hongyuan

Ĉijare, mi kultivis du vazojn da blankaj lotusoj. La vazojn, kies surfaco kovriĝas per verda musko kaj kiuj aĝas almenaŭ kvin- aŭ sesdek jarojn, mi serĉtrovis en Beiping; la ŝlimo estis alportita el la Flava Rivero; kaj la akvo devenis de la fonto Baotu en Ji'nan. Ne sufiĉe bonaj estis nur la lotusradikoj, kiuj estis nur restaĵoj ankoraŭ ne manĝitaj. La konvenaj vazoj kun la fekunda ŝlimo kaj la nutra akvo tre bone aranĝiĝis, kaj, se la lotusradikoj ne penus paradi per "kresku, floru", ili estus tro pekaj. El tiuj restaĵoj poste ja elstaris la tigoj, estiĝis la folioj kaj floris la floroj. Videblis en la vazoj po sep aŭ ok blankaj floroj, inter kiuj nur du iom ruĝas ĉe la pinto de petaloj. Mi delikate pudris ilin per la santalopolvo kaj ili tuj blankiĝis. Ek nun al verkado de poemoj, alie kion fari? Nur la esprimon "elegante staras" mi jam 75-foje uzis. Pensu, kiom da poemoj mi jam verkis!

Tion mi rezervu portempe. Dum la pasintaj tagoj tiu, kiu ĉiutage venis por vendi legomojn ĉe la pordego, kunportis faskojn da blankaj lotusoj. En la komenco mi estis tre afliktita, ĉar tiaj belaj lotusfloroj estis metitaj kune kun la melongenoj kaj beninkasoj. Kiel domaĝe! Sed post momenta pensado mi ŝajne ion ekkomprenis. Vere, Ji'nan estas kie amasiĝas eminentuloj, kiuj mem ne "kultivas" lotusojn. Kial ili ne povas anstataŭe "aĉeti" tiajn por ties kultiviĝo per klara akvo en antikva botelo kaj ties elmontriĝo en iliaj kabinetoj? Jes, nepre tiele!

Tion mi ankaŭ rezervu portempe. Amiko mia rendevuis min por viziti Daming-lagon en Beiping. "Iru aĉeti iom da lotusfloroj!" li diris. "Kial ilin aĉeti? Ĉu la lotusfloroj en ambaŭ miaj vazoj ne sufiĉas por aprezo?" Mi sentis min iom malagrabla, pensante, "Ĉu la lotusoj kiujn mi mem kultivas ne egalas al tiuj kreskantaj en la lago? Kia ideo!" Krome, estus ja suferige se ni vizitus la lagon en tia varmega tago. Prefere ni restu dome, kie ni povu brezi freŝajn sojfabojn, gustumi teon kun lotus-ĝermoj, aŭ verki poemojn kun temo pri la memkultivataj lotusoj. Ĉu tio ne estus eleganta distraĵo? Rigardante la vazojn da floroj, mia amiko kapjesis. Pri tio mi estis tre kontenta. Ho, ankaŭ mia amiko estas eleganta! Neniam mi uzis la vorton "ho" krom en verkado de novtipaj poemoj, sed tiu-momente mi devis ĝin uzi! Senprokraste mi petis mian edzinon, ke ŝi ekkuiru freŝajn sojfabojn, kaj ankaŭ provu aĉeti kelkajn freŝajn juglandojn. Poste mi iris trovi miajn manuskriptojn de poemoj en la kabineto, dum mia amiko silente staris antaŭ la florojn kaj ĝuis la vazflorojn!

Mi tion rezervu por posta rakontado. Kiam mi revenis de la kabineto kaj mire trovis, ke la lotusfloroj, kiuj antaŭe kreskis en la vazoj, estis tenataj en la manoj de mia amiko, kaj restis tie nur du velkantaj floroj. Mi tuj ricevis kapturnon kaj ne povis diri eĉ unu vorton, kvazaŭ trafite de sunfrapo. Mia amiko tamen tre ĝojas, dirante, "Tiuj lotusfloroj jam sufiĉas. Ni ne devas aĉeti pliajn en la lago. Efektive oni ankaŭ ilin havigi ĉe la legom-vendistoj surstrataj, sed iliaj floroj ne estas tiel freŝaj kaj ĉipaj kiel tiuj en la lago. Kvankam la viaj estas jam ne tre delikataj, tamen pri ili ni ankoraŭ kontentiĝas." Ĉe la vortoj li sin direktis al la kuirejo. "Tianĉjo," li alvokis al mia intendanto kaj kuiristo. "Fritu la lotusflorojn per bona sezamoleo. Forigu la eksterajn malmolajn petalojn kaj fritu nur la molajn." Tianĉjo, kiun mi invite venigis de Beiping, ne sciis la aludojn el Ji'nan kiel mi. Li prenis la petalojn frititajn per sezamoleo por ia folklora recepto! "Kontraŭ kia malsano tio ĉi estas? Brogvundo?" li demandis. Mia amiko ridis, "Kontraŭ brogvundo? Nur por esti manĝata! Kia bongusto! Ĉu vi ne vidas, ke oni vendas ilin fasko post fasko ĉe la legom-vendistoj?"

Mi tion rezervu ankaŭ por posta rakontado, sed pri kio mi rakontos? La manuskriptojn de poemoj mi jam forbrulis kaj sekve ne povas ilin aldoni ĉi-kune.

El "La Analektoj de Konfuceo", Nro 23, 16an de aŭgusto, 1933.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin