Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-03

(GMT+08:00) 2018-07-23 15:23:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§14

§14-03

La ministro Beimen Cheng demandis la Flavan Imperiestron, dirante:

北门成问于黄帝曰:

"Kiam Via Majesto ludigis la muzikon Xianchi sur la libera ebenaĵo de Dongting, la unua parto min timigis, la dua min malstreĉis, la tria min konfuzis. Finfine mi estis tiel konfuzita kaj sensenta, ke mi ne estis plu la mastro de mi mem."

"帝张咸池之乐于洞庭之野,吾始闻之惧,复闻之怠,卒闻之而惑,荡荡默默,乃不自得。"

"Havante tiajn sentojn, vi estis proksima al la kompreno de tiu muziko," diris la Flava Imperiestro. "Mi komponis ĝin kun la homoj en la menso. Ĝi estis ludata kun akompano de la ĉielo. Mi direktis ĝin laŭ la etiketo kaj la justeco, konforme al la natura evoluo de la estaĵoj. La perfekta muzikaĵo respondas al la homaj aspiroj kaj estas en harmonio kun la naturo. Ĝi estas fondita sur la kvin virtoj kaj estas la esprimo eĉ de la tuta naturo. En ĝi la kvar sezonoj reguliĝas kaj ĉiuj estaĵoj estas en harmonio. Mia muziko ludiĝis kiel la kvar sezonoj, kiuj sin sekvis; la estaĵoj reproduktiĝis en sia ordo. Jen forta, jen malforta, la muziko estis kiel la alternado de la printempa vigleco kaj la aŭtuna kadukiĝo. Jen klara, jen obtuza, la muziko fluis kiel miksaĵo el la jino kaj la jango. Kun tondraj notoj la insektoj ekvekiĝis el sia vintrodormo. La muziko finiĝis sen fino kaj komenciĝis sen komenco. Ĝi ŝajnis formorti, kaj poste ĝi abrupte revenis al la vivo; subite ĝi leviĝis, subite ĝi falis. Ĝi ĉiam ŝanĝiĝis, tute kontraŭ via atendo. Jen kial vi estis timigita.

帝曰:"汝殆其然哉!吾奏之以人,徽之以天,行之以礼义,建之以太清。夫至乐者,先应之以人事,顺之以天理,行之以五德,应之以自然,然后调理四时,太和万物。四时迭起,万物循生。一盛一衰,文武伦经。一清一浊,阴阳调和,流光其声,蛰虫始作,吾惊之以雷霆。其卒无尾,其始无首。一死一生,一愤一起,所常无穷,而一不可待。汝故惧也。

"En la dua parto la muziko estis ludata kun la harmonio de la jino kaj la jango. Ĝi estis lumigita per la brilo de la suno kaj la luno. En tonoj jen longaj, jen mallongaj, jen molaj, jen malmolaj, la muziko tamen havis sian unuecon, kvankam ĝi ne estis regata de konstanta reguleco. Ĝi plenigis la valon tiam, kiam ĝi fluis tien; ĝi plenigis la ravinon tiam, kiam ĝi atingis tien. Ĝi ŝtopis ĉiujn fendetojn de la menso kaj protektis la spiriton, por ke ĉio en la mondo povu esti mezurata laŭ ĝia metro. Ĝi resonis foren kaj vasten, tiel alte, tiel klare. Sekve la fantomoj kaj la spiritoj sin tenis en sia mallumo, dum la suno, la luno kaj la steloj moviĝadis sekvante ĉiu sian vojon. Kiam ĝi venis al subita halto, ĝi ankoraŭ plu kaj plu eĥiĝadis. Kiam vi deziris pensi pri ĝi, vi ne povis ĝin kompreni; kiam vi deziris rigardi, vi ne povis ĝin vidi; kiam vi deziris ĝin postkuri, vi ne povis ĝin atingi. Vi estis devigita stari kun senpensa menso sur la vojo meze de la libera ebenaĵo kaj ĝemis sola vin apogante kontraŭ velkinta arbo. Via menso estis tro limigita por tio, kion vi dezirus koni; via vidpovo estis tro limigita por tio, kion vi dezirus vidi; via energio estis tro elĉerpita por tio, kion vi dezirus ĉasi. Vi estis senpova ĉion atingi! Kiam via fizika formo estis plenigita per malpleno, vi sentis vin libera kaj senzorga. Ĉar vi sentis vin libera kaj senzorga, vi estis malstreĉita.

吾又奏之以阴阳之和,烛之以日月之明。其声能短能长,能柔能刚,变化齐一,不主故常。在谷满谷,在坑满坑。途隙守神,以物为量。其声挥绰,其名高明。是故鬼神守其幽,日月星辰行其纪。吾止之于有穷,流之于无止。予欲虑之而不能知也,望之而不能见也,逐之而不能及也。傥然立于四虚之道,倚于槁梧而吟:'目知穷乎所欲见,力屈乎所欲逐,吾既不及,已夫!'形充空虚,乃至委蛇。汝委蛇,故怠。

"En la lasta parto mi uzis la notojn, kiuj ne plu havis lacigan efekton, por vigligi la spontaneecon. Tiam la muziko ŝajnis miksaĵo el ĉio en la mondo, ĥoro da diversaj sonoj, kiuj, kvazaŭ ondoj sur ondoj, iom post iom malaperis en la mallumon. Ĝi venis de nenie kaj restis en la profunda obskuro. Oni povis ĝin konsideri jen kiel mortintan, jen kiel vivantan, jen kiel fruktoriĉan, jen kiel florantan. Moviĝante kiel la nuboj, kiuj jen disiĝas, jen kuniĝas, ĝi ĉiam variis en siaj melodioj. Konfuzita per ĉio ĉi tio, oni iris al saĝulo kaj lin konsultis. La tiel nomata saĝulo estis tiu, kiu komprenis la mondon kaj sekvis la naturan evoluon de la estaĵoj. Ankaŭ la saĝulo ne povis malkaŝi la sekreton. La naturo, kvankam dotita per la kvin sensoj kiel la homo, ne intence funkciigis sian mekanismon, por eligi sonojn, kaj tamen ĝi estis plena de ĝojo. Tio estis nomata la 'ĉiela muziko'. Tial la suvereno Youbiao laŭdis ĝin tiele: "Kiam vi aŭskultas, vi ne aŭdas ĝian sonon; kiam vi rigardas, vi ne vidas ĝian formon. Ĝi plenigas la tutan ĉielon kaj la teron; ĝi envolvas la ses polusojn (t.e. la tutan universon — trad.)" Vi volis aŭdi la muzikon, sed vi ne povis ĝin kapti. Jen kial vi sentis vin konfuzita en la fino.

吾又奏之以无怠之声,调之以自然之命。故若混逐丛生,林乐而无形,布挥而不曳,幽昏而无声。动于无方,居于窈冥,或谓之死,或谓之生;或谓之实,或谓之荣。行流散徙,不主常声。世疑之,稽于圣人。圣也者,达于情而遂于命也。天机不张而五官皆备。此之谓天乐,无言而心悦。故有炎氏为之颂曰:'听之不闻其声,视之不见其形,充满天地,苞裹六极。'汝欲听之而无接焉,而故惑也。

"Mia muziko komencis per timigaj sonoj, kiuj impresis vin tiel, kvazaŭ ia katastrofo estus tuj okazonta. Ĝi daŭris per malstreĉigaj sonoj, kaj tiam via timo malaperis. La muziko finiĝis en konfuzo. La konfuzo kondukis al la simpleco de la menso, kaj la simpleco de la menso kondukis al la Taŭo. En tiu ĉi mensostato vi jam estis kun la Taŭo."

乐也者,始于惧,惧故祟;吾又次之以怠,怠故遁;卒之以惑,惑故愚;愚故道,道可载而与之俱也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin