Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-04

(GMT+08:00) 2018-07-24 18:10:22     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

§14

§14-04

Kiam Konfuceo vojaĝis okcidenten al la regno Wei, Yan Hui, unu el liaj disĉiploj, demandis la majstron Jin, dirante:

孔子西游于卫,颜渊问师金曰:

"Kion vi pensas pri la vojaĝo de mia majstro al la regno Wei?"

"以夫子之行为奚如?"

"Ho ve!" diris Jin. "Via majstro falos en malfeliĉon!"

师金曰:"惜乎!而夫子其穷哉!"

"Kial?" demandis Yan Hui.

颜渊曰:"何也?"

"Antaŭ ol la pajlohundo estas oferata ĉe la ofera ceremonio, ĝi estas tenata en kesto aŭ korbo envolvita en kolore brodita tuko. Dume la ŝajniganto de la mortinto kaj la plenumanto de la oferado sin purigas kaj faras faston antaŭ ol ĝi estas prezentita kiel oferaĵo. Post la oferado ĝi tamen estas forĵetita, kaj preterpasantoj tretas ĝian kapon aŭ dorson per la piedoj, kaj herbokolektanto levas ĝin kiel brulaĵon. Se iu prenas ĝin, metas ĝin denove en keston aŭ korbon envolvitan en kolore brodita tuko kaj portas ĝin kun si la tutajn tagojn, ĉu promenante, ĉu restante hejme, ĉu kuŝante por dormo, li certe havos premsonĝojn aŭ deliriĝos de teruro.

师金曰:"夫刍狗之未陈也,盛以荚衍,巾以文绣,尸祝齐戒以将之。及其已陈也,行者践其首脊,苏者取而鑫之。而已将复取而盛以荚衍,巾以文绣,游居寝卧其下,彼不得梦,必且数眯焉。

"Nun via majstro estas preta levpreni la pajlohundon uzitan de la antikvaj suverenoj kaj kolekti siajn disĉiplojn por porti ĝin kun si, ĉu promenante, ĉu restante hejme, ĉu kuŝante por dormo. Jen kial en la regno Song la arbo, sub kiu li donis siajn prelegojn, estis dehakita; kial li iam estis elpelita el la regno Wei; kaj kial li estis alpremita al la mizerego en la landoj Shang kaj Zhou. Ĉu tiuj ĉi ne estas liaj premsonĝoj? Kiam li estis sieĝita inter la regno Chen kaj la regno Cai dum sep tagoj kaj noktoj, li havis nenion por manĝi kaj sin trovis preskaŭ ĉe la rando de la morto. Ĉu tiuj ĉi ne estas veraj teruraj sonĝoj?

今而夫子亦取先王已陈刍狗,聚弟子游居寝卧其下。故伐树于宋,削迹于卫,穷于商周,是非其梦邪?围于陈蔡之间,七日不火食,死生相与邻,是非其眯邪?

"Por veturi per akva vojo, nenio estas pli bona ol ŝipo; por vojaĝi per tera vojo nenio estas pli bona ol ĉaro. La ŝipo povas veli sur la akvo, sed, se oni puŝas ĝin sur la tero, oni neniel antaŭenigos ĝin je longa distanco dum sia tuta vivdaŭro. Ĉu la antikveco kaj la nuntempo ne estas kompareblaj kun la akvo kaj la tero, kaj la dinastio Zhou kaj la regno Lu ne kun la ŝipo kaj la ĉaro? Se via majstro deziras apliki la principojn de la dinastio Zhou al la nuna regno Lu, tio estas kiel voli vojaĝi per ŝipo puŝata sur la tero. Li vane penegos kaj mem iros al katastrofo. Ĉio tio estos ŝuldata al tio, ke li ne konas la nekonstantecon de la tradicio, kaj ke li ne scias, ke oni devas sin adapti al la ĉiam ŝanĝiĝanta mondo, por eviti katastrofojn.

夫水行莫如用舟,而陆行莫如用车。以舟之可行于水也,而求推之于陆,则没世不行寻常。古今非水陆与?周鲁非舟车与?今蕲行周于鲁,是犹推舟于陆也!劳而无功,身必有殃。彼未知夫无方之传,应物而不穷者也。

"Ĉu vi ne vidis la baskulan putakvo-levilon? Kiam vi ektiras ĝin, ĝi malleviĝas; kiam vi maltenas ĝin, ĝi leviĝas. Ĉar ĝi estas tirata de la homo kaj ne tiras la homon, ĝi ofendas neniun, tute egale ĉu ĝi malleviĝas aŭ leviĝas. Tial la valoro de la ritoj kaj la leĝoj starigitaj de la tri suverenoj kaj la kvin imperiestroj kuŝis ne en tio, ke ili estis similaj inter si, sed en tio, ke ili alportis bonan ordon kaj pacon al la mondo. Tial ili povas esti komparataj kun la kratagoj, piroj, oranĝoj kaj pampelmusoj, kiuj havas malsamajn gustojn, sed ĉiuj estas egale bongustaj. Same kiel ili, la ritoj kaj la leĝoj varias laŭ la tempoj.

且子独不见夫桔槔者乎?引之则俯,舍之则仰。彼,人之所引,非引人也。故俯仰而不得罪于人。故夫三皇五帝之礼义法度,不矜于同而矜于治。故譬三皇五帝之礼义法度,其犹诅梨橘柚邪!其味相反而皆可于口。故礼义法度者,应时而变者也。

"Nun, se vi kaptas unu simion kaj vestas ĝin per la robo de la Duko de Zhou, ĝi certe sentos sin malkomforte kaj mordos kaj ŝiros ĝin en pecojn. Laŭ mi la diferenco inter la antikveco kaj la nuntempo estas kiel tiu inter la simio kaj la Duko de Zhou.

今取猿狙而衣以周公之服,彼必啮啮挽裂,尽去而后谦。观古今之异,犹猿狙之异乎周公也。

"Iam la fama belulino Xishi, eksentante doloron ĉe la korkavo pro malsano, kuntiris siajn brovojn en la ĉeesto de siaj najbaroj. Iu malbela najbarino en ŝia vilaĝo trovis tion tre bela kaj, reveninte hejmen, provis ŝin imiti. Ŝi ĉiam kuntiris la brovojn kun la mano metita sur sia korkavo. Rezulte de tio, la riĉaj najbaroj, ekvidinte ŝin, solide fermis la pordon kaj restis hejme, kaj la malriĉaj, ekvidinte ŝin, forkuris de ŝi kun siaj familianoj. Ŝi sciis, ke la brovkuntiro de Xishi estas bela, sed ne sciis, kial ĝi estas bela. Ho ve! Via majstro falos en malfeliĉon!"

故西施病心而颦其里,其里之丑人见之而美之,归亦捧心而颦其里。其里之富人见之,坚闭门而不出;贫人见之,挈妻子而去之走。彼知颦美,而不知颦之所以美。惜乎,而夫子其穷哉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin