Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-05

(GMT+08:00) 2018-07-25 15:18:05     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§14

§14-06

Konfuceo iris vidi Laŭzi kaj parolis al tiu pri la humaneco kaj la justeco.

孔子见老聃而语仁义。

"Kiam vi ventumas grenon kaj grajnoŝeleto falas en la okulon," diris Laŭzi, "tiam vi havas la impreson, kvazaŭ la ĉielo, la tero kaj la kvar direktoj de la spaco ŝanĝas sian lokon. Kiam vi estas pikita de moskito aŭ tabano, tiam vi apenaŭ povas endormiĝi la tutan nokton. Kiam vi estas konfuzita de la humaneco kaj la justeco, tiam vi estas ĵetita en la plej grandan malordon. Se vi volas, ke la tuta mondo konservu siajn originajn purecon kaj simplecon, vi devas agi tiel libere, kiel la vento, alkroĉiĝante al via denaska naturo kaj starante ekster la mondaj aferoj. Kial do vi tiel energie rekomendas la humanecon kaj la justecon, kvazaŭ vi tamburus por retrovi vian filon forkurintan?

老聃曰:"夫播糠眯目,则天地四方易位矣,蚊虻啮肤,则通昔不寐矣。夫仁义瓒然,乃愤吾心,乱莫大焉。吾子使天下无失其朴,吾子亦放风而动,总德而立矣!又奚杰然若负建鼓而求亡子者邪?

"La cigno ne sin banas ĉiun tagon kaj tamen restas ĉiam blanka; la korvo ne sin nigrigas ĉiun tagon kaj tamen restas ĉiam nigra. Kiel la blanko kaj la nigro estas koloroj propraj kaj sekve ne estas diskuteblaj, tiel la eksteraj famo kaj laŭdo estas aĵoj nepropraj kaj sekve ne estas troigeblaj.

夫鹄不日浴而白,乌不日黔而黑。黑白之朴,不足以为辩;名誉之观,不足以为广。

"Kiam la fontoj estas sekiĝintaj, la fiŝoj amase restas sur la tero, humidigante unu alian per sia spirado kaj malseketigante unu alian per sia salivo. Sed estus multe pli bone por ili vivi en la riveroj kaj lagoj, sin forgesante reciproke."

泉涸,鱼相与处于陆,相呴以湿,相濡以沫,不若相忘于江湖。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin