Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §14-06

(GMT+08:00) 2018-07-26 15:42:15     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§14

§14-05

En la aĝo de kvindek unu jaroj Konfuceo ankoraŭ ne ellernis la Taŭon. Li vojaĝis suden al la urbo Pei por viziti Laŭzi.

孔子行年五十有一而不闻道,乃南之沛见老聃。

"Jen vi venas?" diris Laŭzi. "Mi aŭdis, ke vi estas saĝulo en la nordo. Ĉu vi jam atingis la Taŭon?"

老聃曰:"子来乎?吾闻子,北方之贤者也!子亦得道乎?"

"Ankoraŭ ne," respondis Konfuceo.

孔子曰:"未得也。"

"En kia maniero do vi serĉis ĝin?" demandis Laŭzi.

老子曰:"子恶乎求之哉?"

"Mi ĝin serĉis," respondis Konfuceo, "per la studo de regularoj kaj leĝaj artikoloj. Kvin jaroj pasis, sed mi ĝin ankoraŭ ne trovis."

曰:"吾求之于度数,五年而未得也。"

"En kiu alia maniero do vi ĝin serĉis?" demandis Laŭzi.

老子曰:"子又恶乎求之哉?"

"Poste," respondis Konfuceo, "mi serĉis ĝin per la studo de la jino kaj la jango. Dek du jaroj pasis, sed mi ankoraŭ ne ĝin atingis."

曰:"吾求之于阴阳,十有二年而未得。"

"Povas esti tiel. Se la Taŭo povus esti prezentata kiel donaco, ĉiu oferus ĝin al la reĝo; se la Taŭo povus esti donacita, ĉiu donacus ĝin al siaj gepatroj; se la Taŭo povus esti komunikata, ĉiu komunikus ĝin al siaj fratoj; se la Taŭo povus esti transdonita, ĉiu transdonus ĝin al siaj posteuloj. Sed ĉio ĉi tio estas neebla kaj jen la kaŭzo: se homoj ne estas pretaj akcepti la Taŭon, ĝi ne estas kun ili; se homoj ne dece kondutas, ĝi ne povas esti praktikata. Se tio, kio venas el interne, ne estas akceptita ekstere, la saĝulo ne rivelos ĝin; se tio, kio venas el ekstere, ne estas akceptita interne, la saĝulo ne tenos ĝin en la koro.

老子曰:"然,使道而可献,则人莫不献之于其君;使道而可进,则人莫不进之于其亲;使道而可以告人,则人莫不告其兄弟;使道而可以与人,则人莫不与其子孙。然而不可者,无它也,中无主而不止,外无正而不行。由中出者,不受于外,圣人不出;由外入者,无主于中,圣人不隐。

"La famo estas kiel publika vazo, el kiu oni ne devas preni tro multe. La humaneco kaj la justeco estas kiel provizoraj restadejoj de la antikvaj suverenoj, en kiuj oni ne devas loĝi pli ol unu nokton. Pli longa restado provokos multe da riproĉoj.

"名,公器也,不可多取。仁义,先王之遽庐也,止可以一宿而不可以久处。逗而多责。

"La perfektaj homoj en la antikveco prenis la humanecon kiel portempan agmanieron kaj uzis la justecon kiel portempan loĝejon, sekve ili povis vojaĝi en la mondo de absoluta libereco. Ili nutris sin per neintensa terkulturado kaj vivis memsufiĉan vivon. Tiuj, kiuj vivas absolute libere, estas en senagado; tiuj, kiuj nutras sin per neintensa terkulturado, estas facile kontentigitaj; tiuj, kiuj vivas memsufiĉan vivon, donas nenion kaj prenas nenion. La antikvuloj konsideris tiujn kiel vojaĝantojn por serĉi la veran naturon."

"古之至人,假道于仁,托宿于义,以游逍遥之墟,食于苟简之田,立于不贷之圃。逍遥,无为也;苟简,易养也;不贷,无出也。古者谓是采真之游。"

"Tiuj, kiuj rigardas kiel pravigeblan celon la akiron de la riĉaĵoj, ne forlasas sian salajron; tiuj, kiuj rigardas kiel pravigeblan celon la ĉasadon de la reputacio, ne forlasas sian bonan famon; tiuj, kiuj sin alkroĉas al la potenco, rifuzas forlasi sian pozicion. Kiam ili tenas tiujn ĉi aferojn en siaj manoj, ili vivas en maltrankvilo kaj timo; post kiam ili perdis tiujn ĉi aferojn, ili vivas en malĝojo kaj ĉagreno. Havante nenian koncepton pri eventuala katastrofa sekvo, ili fiksas sian rigardon sur tio, kion ili senĉese ĉasas. Ili ja meritas esti kondamnitaj de la ĉielo. Malpardonemo kaj dankemo, dono kaj preno, konsilo kaj instruo, vivo kaj morto — tiuj ĉi ok estas la instrumentoj de la regado. Nur tiuj, kiuj sekvas la evoluon de la mondo kaj senĉese sin adaptas al la ŝanĝiĝado de la vivo, povas bone utiligi ilin. Tial, kiel estas dirite, 'Nur tiuj, kiuj estas korektitaj, povas korekti aliajn.' Troviĝas nenia pordo de la ĉielo malfermita al tiuj, kiuj ne kredas tion ĉi."

"以富为是者,不能让禄;以显为是者,不能让名。亲权者,不能与人柄,操之则栗,舍之则悲,而一无私鉴,以窥其所不休者,是天之戮民也。怨、恩、取、与、谏、教、生、杀八者,正之器也,唯循大变无私湮者为能用之。故曰:正者,正也。其心以为不然者,天门弗开矣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin