Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §15-01

(GMT+08:00) 2018-08-01 14:35:57     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§15

§15-01

La spiritohardado, la afektado, la apartiĝo disde la mondo, la ekstravaganceco, la ŝvelparoloj, la plendoj kaj la kalumnioj — ĉiuj ĉi tiuj estas nur la signoj de la aroganteco. Ili estas favorataj de la ermitoj en la valoj, mizantropoj kaj tiuj, kiuj preferus sin brulmortigi aŭ dronigi, por konservi sian purecon kaj honestecon.

刻意尚行,离世异俗,高论怨诽,为亢而已矣。此山谷之士,非世之人,枯槁赴渊者之所好也。

La humaneco, la justeco, la lojaleco, la fido, la modesteco, la ŝparemo, la respekto kaj la ĝentileco — ĉiuj ĉi tiuj estas nur manieroj kaj rimedoj por sinkulturado, favorataj de tiuj, kiuj volas esti regantoj, regnoficistoj, instruistoj, vagantaj kleruloj ktp.

语仁义忠信,恭俭推让,为修而已矣。此平世之士,教诲之人,游居学者之所好也。

La grandaj meritoj, la bonaj reputacioj, la adekvataj etiketoj inter la reĝo kaj liaj ministroj, la deca ordo de la superuloj kaj la subuloj — ĉiuj ĉi tiuj nur montras zorgojn pri pli bona regado.

语大功,立大名,礼君臣,正上下,为治而已矣。

La izolita vivo en la sovaĝejo, la retiriĝo al la kampoj, la senzorga hokfiŝa vivo — ĉiuj ĉi tiuj estas nur la manifestiĝoj de la senagado. Ili estas favorataj de vagantoj, eskapistoj kaj senzorgeco-serĉantoj.

此朝廷之士,尊主强国之人,致功并兼者之所好也。就薮渊,处闲旷,钓鱼闲处,无为而已矣。此江海之士,避世之人,闲暇者之所好也。

La en- kaj elspirado, la eligo de la malfreŝa aero kaj la enigo de la freŝa, la grimpado sur la arboj kiel urso kaj sinetendo kiel birdo — ĉiuj ĉi tiuj estas nur korpaj ekzercoj por longviveco. Ili estas favorataj de tiuj, kiuj faras korpan ekzercadon, dezirante gardi sian sanon kaj aspirante al la longviveco tia, kian Peng Zu ĝuis.

吹煦呼吸,吐故纳新,熊经鸟申,为寿而已矣。此导引之士,养形之人,彭祖寿考者之所好也。

Iuj homoj kondutas sublime sen spiritohardado, sin kulturas sen alkroĉiĝo al la humaneco kaj la justeco, bone regas sen akiro de grandaj meritoj aŭ bonaj reputacioj, vivas senzorge sen vagado en la sovaĝejo kaj ĝuas la longvivecon sen farado de korpaj ekzercoj. Ili forgesis ĉion sed posedas ĉion; ili montras plenan indiferentecon sed akiras al si la plej bonan famon. Tiaj homoj enkorpigas la Taŭon, kiu trapenetras la ĉielon kaj la teron.

若夫不刻意而高,无仁义而修,无功名而治,无江海而闾,不导引而寿,无不忘也,无不有也。淡然无极,而众美从之,此天地之道,圣人之德也。

Tial oni diras: "La indiferenteco, la izoliteco, la malpleneco kaj la senagado — ĉiuj ĉi tiuj konsistigas la ekvilibrigilon de la ĉielo kaj la tero kaj la substancon de la Taŭo kaj la virto."

故曰:夫恬淡寂漠,虚无无为,此天地之平,而道德之质也。

Tial oni diras ankaŭ: "La saĝulo trovas malstreĉiĝon en si mem. Kiam li malstreĉiĝas, li estas trankvila; kiam li estas trankvila, li estas indiferenta; kiam li estas trankvila kaj indiferenta, li estas libera de ĉiaj zorgoj kaj imuna de ĉiaj malbonaj influoj. Sekve lia virto estas senmakula kaj lia spirito estas en integreco."

故曰:圣人休,休焉则平易矣。平易则恬淡矣。平易恬淡,则忧患不能入,邪气不能袭,故其德全而神不亏。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin