Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §15-02

(GMT+08:00) 2018-08-02 14:44:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKKVAR

La Taŭo de la ĉielo

天道

 

§15

§15-02

Tial, estas dirite: "La saĝulo sekvas la naturon dum sia vivo kaj ŝanĝiĝas kun ĉiuj estaĵoj en la mondo post sia morto. Li dividas la virton kun la jino tiam, kiam li estas en kvieteco, kaj dividas la movon kun jango tiam, kiam li estas en aktiveco. Li kreas nek feliĉon, nek malfeliĉon. Li respondas al la stimulo, reagas al la premo, kaj ekagas nur tiam, kiam li estas devigita. Ĉar li forĵetas la inteligentecon kaj la artifikecon kaj sekvas la naturan evoluon de la estaĵoj, li suferas nenian naturan katastrofon, nek implikiĝas en la mondecaj aferoj, nek elmetas sin al riproĉoj de la popoloj, nek al kondamnoj de la fantomoj. Lia vivo ŝajnas flosado; lia morto ŝajnas ripozo. Li faras nek meditadon, nek antaŭpensadon. Li brilas, sed ne blindigas. Li tenas sian vorton, sed donas nenian promeson. Li ne sonĝas dum li dormas; li ne maltrankvilas dum li estas vekiĝinta. Lia menso estas pura kaj simpla; lia spirito estas firma kaj senlaca. Simpla kaj indiferenta, li konformiĝas al la virto de la ĉielo."

故曰:圣人之生也天行,其死也物化。静而与阴同德,动而与阳同波。不为福先,不为祸始。感而后应,迫而后动,不得已而后起。去知与故,循天之理。故无天灾,无物累,无人非,无鬼责。其生若浮,其死若休。不思虑,不豫谋。光矣而不耀,信矣而不期。其寝不梦,其觉无忧。其神纯粹,其魂不罢。虚无恬淡,乃合天德。

Tial, estas dirite ankaŭ: "La ĉagreno kaj la plezuro estas devioj disde la virto; la ĝojo kaj la kolero estas atencoj al la Taŭo; la ŝato kaj malŝato estas ofendoj al la vera naturo. Sekve esti libera de maltrankvilo kaj ĝojo estas la perfekteco de la virto; esti sinkoncentrema kaj konstanta estas la perfekteco de la kvieteco; esti izolita for de la mondecaj aferoj estas la perfekteco de la indiferenteco; esti kontraŭa al nenio estas la perfekteco de la pureco."

故曰:悲乐者,德之邪也;喜怒者,道之过也;好恶者,德之失也。故心不忧乐,德之至也;一而不变,静之至也;无所于忤,虚之至也;不与物交,淡之至也;无所于逆,粹之至也。

Tial estas dirite ankaŭ: "Se la korpo trolaboras sen ripozo, ĝi eluziĝas; se la spirito trolaboras sen ĉeso, ĝi laciĝas, kaj la laciĝo kondukas al forkonsumiteco. La naturo de la akvo estas: kiam ĝi ne estas malpurigita, ĝi estas klara; kiam ĝi ne estas malkvietigita, ĝia supraĵo estas ebena. La akvo ne povas esti klara, se ĝi estas blokita kaj sekve stagnas. Tio estas natura fenomeno."

故曰:形劳而不休则弊,精用而不已则劳,劳则竭。水之性,不杂则清,莫动则平;郁闭而不流,亦不能清;天德之象也。

Tial estas dirite ankaŭ: "La pureco sen fremda substanco, la konstanta kvieteco sen ŝanĝiĝo, la indiferenteco sen agado, kaj la movo konforme al la naturo — tiuj ĉi estas la sencoj de la arto nutri la spiriton."

故曰:纯粹而不杂,静一而不变,淡而无为,动而以天行,此养神之道也。

La spadoj faritaj en la regnoj Wu kaj Yue estas konservataj en siaj ingoj kaj malofte uzataj, ĉar ili estas la plej valoregaj. Sed la homa spirito iras en ĉiuj direktoj kaj fluas ĉien. Ĝi atingas supren al la ĉielo kaj etendiĝas malsupren sur la tutan teron, transformante kaj nutrante ĉion en la mondo sen ke oni povus imagi al si ĝian formon. Ĝia nomo estas "Identiĝo kun la Sinjoro de la Ĉielo". La Taŭo en siaj pureco kaj simpleco estas atingebla per la alkroĉiĝo al la spirito. Se vi alkroĉiĝas al la spirito, tiam ŝajnas, ke via korpo jam transformiĝis en spiriton kaj jam fariĝis unu tuto kun ĝi. Tiu, kies korpo kaj spirito fariĝis unu tuto, konformiĝas al la natura ordo.

夫有干越之剑者,押而藏之,不敢用也,宝之至也。精神四达并流,无所不极,上际于天,下蟠于地,化育万物,不可为象,其名为同帝。纯素之道,唯神是守。守而勿失,与神为一。一之精通,合于天伦。

Proverbo diras: "La ordinara homo ŝatas riĉecon; la severmorala klerulo preferas famon; la virtulo strebas al sia idealo; la saĝulo alkroĉiĝas al la spirito."

野语有之曰:"众人重利,廉士重名,贤士尚志,圣人贵精。"

Tial la pureco signifas "esti sen fremda substanco"; la simpleco signifas "esti sen difekto al la spirito". Tiu, kiu posedas en si la purecon kaj la simplecon, estas nomata "vera homo".

故素也者,谓其无所与杂也;纯也者,谓其不亏其神也。能体纯素,谓之真人。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin