Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §17-04

(GMT+08:00) 2018-08-14 16:10:56     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKSEPA

Aŭtuna riverŝvelo

秋水

 

§17

§17-04

Gongsun Long demandis la princon Mu de la regno Wei, dirante:

公孙龙问于魏牟曰:

"Kiam mi estis juna, mi lernis la instruojn de la antikvaj suverenoj; kiam mi estis en la matura aĝo, mi komprenis la principojn de la humaneco kaj la justeco. Mi povas argumenti la identecon de la sameco kaj la malsameco; mi povas argumenti la apartigon de la kvalitoj malmoleco kaj blankeco disde la objekto mem. Mi povas certigi la verecon de tio, kio estas erara; mi povas pravigi tion, kio estas malpermesita. Mi povas embarasi ĉiujn klerulojn; mi povas konfuzi ĉiujn sofistojn. Mi pensis, ke mi jam atingis la perfektecon en la rezonado aŭ en la sciado, sed, aŭdinte kion Zhuangzi diris, mi estas surprizita kaj embarasita. Mi ne scias, ĉu mia rezonkapablo aŭ mia sciado estas malsupera al tiu de li. Mi eĉ ne scias, kiel mi povas malfermi mian buŝon. Permesu al mi vin demandi pri la kialo."

"龙少学先王之道,长而明仁义之行;合同异,离坚白;然不然,可不可;困百家之知,穷众口之辩;吾自以为至达已。今吾闻庄子之言,茫焉异之,不知论之不及与?知之弗若与?今吾无所开吾喙,敢问其方?"

La princo Mu de Wei sin apogis kontraŭ la tabureto kaj suspiris. Poste li levis siajn okulojn al la ĉielo kaj ekridis, dirante:

公子牟隐几太息,仰天而笑曰:

"Ĉu vi ne aŭdis la rakonton pri la rano en la malprofunda puto? La rano diris al la granda testudo el la Orienta Maro: 'Kiel feliĉa mi estas! Mi saltas sur la randon de la puto kaj poste saltas en la puton por resti en la breĉo de la putomuro. Kiam mi naĝas, la akvo leviĝas ĝis miaj akseloj kaj subtenas mian mentonon. Se mi promenas, la ŝlimo estas super miaj maleoloj. Kiam mi rigardas ĉirkaŭen, mi vidas, ke la moskitaj larvoj, krabetoj, ranidoj ĉiuj neniel estas tiel gajaj, kiel mi. Kiel la mastro de tiu ĉi akvobaseno, mi ĝuas la plenan plezuron teni la monopolon de tiu ĉi loko. Kiel do vi, sinjoro, ne venas en mian puton por fari viziton?'

"予独不闻夫坎井之蛙乎?谓东海之鳖曰:'吾乐与!出跳梁乎井干之上,入休乎缺砖之崖。赴水则接腋持颐,蹶泥则没足灭俯。还干蟹与蝌蚪,莫吾能若也。且夫擅一壑之水,而跨恃坎井之乐,此亦至矣。夫子奚不时来入观乎?'

"Apenaŭ metinte sian maldekstran piedon en la puton, la granda testudo el la Orienta Maro sentis, ke ĝia dekstra genuo gluiĝis en la ŝlimo. Li hezitis momenton kaj retiriĝis el la puto. Poste li komencis rakonti al la rano pri la maro, dirante: 'La distanco de mil lioj ne estas sufiĉa por priskribi la vastecon de la maro; la alteco de dek mil ĵen-oj ne estas sufiĉa por priskribi la profundecon de la maro. Dum la regado de la reĝo Yu de la dinastio Xia la inundo okazis naŭ fojojn en ĉiu jardeko, sed la mara akvo ne kreskis pro tio; dum la regado de la reĝo Tang de la dinastio Shang la sekeco okazis sep fojojn en ĉiu jar-oko, sed la marbordo ne retiriĝis pro tio. La maro ne ŝanĝiĝas kun la paso de la tempo, nek ŝanĝas siajn dimensiojn laŭ la pluvokvanto. Jen la granda plezuro por la Orienta Maro.' Aŭdinte tiujn ĉi vortojn, la rano estis frapita de konsterno kaj dronis en konfuzo.

"东海之鳖左足未入,而右膝已絷矣。于是逡巡而隙,告之海曰:'夫千里之远,不足以举其大;千仞之高,不足以极其深。禹之时,十年九潦,而水弗加益;汤之时,八年七旱,而崖不为加损。夫不为顷久推移,不以多少进退者,此亦东海之大乐也。'于是坎井之蛙闻之,适适然惊,规规然自失也。

"Cetere, vi estas ankoraŭ ne sufiĉe inteligenta por fari distingon inter la vero kaj la malvero, kaj tamen vi deziras kompreni la pensojn de Zhuangzi. Vi similas ĝuste moskiton, kiu volus porti monton sur sia dorso, aŭ miriapodon, kiu dezirus galopi sur la Flava Rivero. Ĉio ĉi estas multege super via povo. Krome, vi estas ne sufiĉe inteligenta por kapti la profundecon kaj la subtilecon de la sofistaj diskutoj, kaj tamen vi kontentiĝas per via elokventeco en iaj debatoj. Ĉu vi ne similas la ranon en la malprofunda puto?

"且夫知不知是非之竟,而犹欲观于庄子之言,是犹使蚊负山,商巨驰河也,必不胜任矣。且夫知不知论极妙之言,而自适一时之利者,是非坎井之蛙与?

"Kaj plie, la vortoj de Zhuangzi estas tiel misteraj kaj nesondeble profundaj. Ili ŝajnas jen radikiĝi en la nadiro de la tero, jen supreniĝi ĝis la zenito de la ĉielo. Sen konsidero pri la nordo kaj la sudo, liaj vortoj tuŝas ĉion, multe super la komuna saĝo; sen konsidero pri oriento kaj la okcidento, liaj vortoj komenciĝas en obskureco kaj alvenas al luma klareco. Nun ke vi serĉas lian filozofion per la ordinara maniero de observado kaj argumentado, tio estas ne pli ol la observado de la ĉielo tra tubo aŭ trabori la teron per aleno. Ĉu vi ne estas sensignifa? Pli bone estas, ke vi foriru de ĉi tie.

"且彼方跐黄泉而登大皇,无南无北,爽然四解,沦于不测;无东无西,始于玄冥,反于大通。子乃规规然而求之以察,索之以辩,是直用管窥天,用锥指地也,不亦小乎?子往矣!

"Ĉu vi ne aŭdis la rakonton pri juna viro el Shouling en la regno de Yan, kiu iris al Handan, la ĉefurbo de la regno de Zhao, por lerni la tiean paŝmanieron? Li ne nur malsukcesis ellerni paŝadi kiel la homoj en Handan, sed eĉ forgesis sian propran paŝmanieron, tiel ke li estis devigita reveni hejmen rampante sur la manoj kaj la piedoj. Se vi ne tuj foriros, vi forgesos, kion vi sciis, kaj eĉ vian metion de sofisto."

"且子独不闻夫寿陵余子之学行于邯郸与?未得国能,又失其故行矣,直匍匐而归耳。今子不去,将忘子之故,失子之业。"

Kun gape malfermita buŝo kaj rigidiĝinta lango Gongsun Long restis muta dum iom da tempo kaj poste forkuris per senbruaj paŝoj.

公孙龙口祛而不合,舌举而不下,乃逸而走。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin