Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-02

(GMT+08:00) 2018-09-06 09:29:33     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-02

La majstro Liezi demandis Guan Yin:

子列子问关尹曰:

"La perfekta homo ne sufokiĝas tiam, kiam li naĝas en la akvo; li ne brulvundiĝas tiam, kiam li paŝas sur la fajro; li ne teruriĝas tiam, kiam li estas levita altege super ĉiujn estaĵojn. Ĉu mi povus demandi, kiel li povas atingi tion?"

"至人潜行不窒,蹈火不热,行乎万物之上而不栗。请问何以至于此?"

"Li povas tion atingi," respondis Guan Yin, "dank' al tio, ke li tenas sian spiron en la plej pura stato, sed ne al sia inteligento, sia lerteco aŭ sia kuraĝo. Sidiĝu kaj mi diros al vi la detalojn. Ĉio, kio havas formon, bildon, sonon kaj koloron, estas estaĵoj. Kial do estas granda diferenco inter ili? Kiel do unu el la estaĵoj povas esti supera al alia dum ili ĉiuj egale estas estaĵoj kun formo kaj koloro? La estaĵoj estiĝas el la senforma Taŭo kaj fine revenos al la eterna Taŭo. Kiel do la mondaj aferoj povus fari limigojn al la perfekta homo, kiu ĝisfunde komprenas tiun ĉi veron? Li restas inter moderaj limoj, kaŝas sin en obskureco kaj vagadas en la regno de la Taŭo, kie ĉiuj estaĵoj havas sian komencon kaj finon. Li alkroĉiĝas al sia natura dispozicio, nutras sian vitalan energion kaj konformigas sian virton al la Taŭo de la ĉielo, por ke li povu komunikiĝi kun la naturo. Tiel agante, li tenas sian naturan dispozicion kaj sian vitalan energion en perfekte bona stato. Kiel do eksteraj estaĵoj povus eniĝi en lin kaj lin influi?

关尹曰:"是纯气之守也,非知巧果敢之列。居,予语女。凡有貌象声色者,皆物也,物与物何以相远!夫奚足以至乎先!是色而已。则物之造乎不形,而止乎无所化。夫得是而穷之者,物焉得而止焉!彼将处乎不淫之度,而藏乎无端之纪,游乎万物之所终始。壹其性,养其气,合其德,以通乎物之所造。夫若是者,其天守全,其神无隙,物奚自入焉!

"Tiu, kiu ebria falas el ĉaro, kvankam kontuzita, ne perdas sian vivon. Li havas la samajn ostojn kaj artikojn, kiel aliaj homoj, sed li ne estas tiel grave vundita, kiel la aliaj, kiuj falas samtempe kun li, ĉar tiam lia menso estas en komplete neĝenata stato. Li estas senkonscia tiam, kiam li veturas, kaj senkonscia ankaŭ tiam, kiam falas el la ĉaro. Ĉar nenia ekpenso pri la morto aŭ vivo, nek surprizo penetras en lian menson, li tute ne estas terurita de la akcidento. Se la vino povas helpi al li konservi la vivon, kiel do multe pli la Taŭo de la naturo povas helpi al la homoj konservi la vivon! Sekve la saĝulo serĉas rifuĝon en la naturo, kaj tiele li estas vundata de neniu estaĵo en la mondo.

"夫醉者之坠车,虽疾不死。骨节与人同而犯害与人异,其神全也。乘亦不知也,坠亦不知也,死生惊惧不入乎其胸中,是故逆物而不习。彼得全于酒而犹若是,而况得全于天乎?圣人藏于天,故莫之能伤也。

"Kiam la venĝema homo ne rompas la glavon, kiu lin iam vundis, kaj la malpardonema homo ne plendas pri la tegolo, kiu falis sur lin, tiam la mondo estos en paco kaj ordo. Tiam estos ne plu tumulto de milito, nek punoj de morto, ĉar ĉiu nur serĉas rifuĝon en la naturo.

"复仇者,不折镆干;虽有歧心者,不怨飘瓦,是以天下平均。故无攻战之乱,无杀戮之刑者。由此道也。

"Anstataŭ disvolvi la vulgaran saĝecon, disvolvu la naturan dispozicion. Per disvolvo de la natura dispozicio leviĝos la virto; per disvolvo de la vulgara saĝeco leviĝos malbono. Ne kontentiĝu per la naturdotoj, nek neglektu la saĝecon de la homo, kaj la popolo pliproksimiĝos al la naturo."

"不开人之天,而开天之天,开天者德生,开人者贼生。不厌其天,不忽于人,民几乎以其真。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin