Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-05

(GMT+08:00) 2018-09-12 09:42:32     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-05

Kiam Tian Kaizhi iris vidi la dukon Wei de la regno Zhou, la duko diris:

田开之见周威公,威公曰:

"Mi aŭdis, ke Zhu Shen studas la manieron de la sankonservado kaj ke vi iam sekvis lin dum lia studovojaĝo. Ĉu vi aŭdis ion de li pri tio?"

"吾闻祝肾学生,吾子与祝肾游,亦何闻焉?"

"Kion mi povus diri al vi pri tio?" respondis Tian Kaizhi. "Tio, kion mi faras ĉe li, estas ne pli ol balaadi la korton per balailo. Kiel mi povus lerni ion de mia majstro?"

田开之曰:"开之操拔彗以侍门庭,亦何闻于夫子!"

"Ne estu modesta, majstro Tian," diris la duko, "mi dezirus aŭdi ion pri tio."

威公曰:"田子无让,寡人愿闻之。"

"Jen tio, kion mi aŭdis de mia majstro," diris Tian Kaizhi. "'Teni bonan sanon estas kiel teni aron da ŝafoj — ĉiam vipi la postiĝantajn!'"

开之曰:"闻之夫子曰:'善养生者,若牧羊然,视其后者而鞭之。'"

"kion do tio signifas?" demandis la duko.

威公曰:"何谓也?"

"En la regno Lu," respondis Tian Kaizhi, "iam vivi viro nomata Shan Bao, kiu loĝis en kaverno, trinkis malvarman akvon kaj neniam konkuris kun aliaj pri profito. En sia aĝo de sepdek jaroj li ankoraŭ konservis la junan freŝecon de infaneto. Malfeliĉe li hazarde renkontis malsatan tigron, kiu lin mortigis kaj formanĝis. Alia viro nomata Zhang Yi, kiu havis bonajn rilatojn kiel kun riĉuloj, tiel ankaŭ kun malriĉuloj, mortis de febro en la aĝo de kvardek jaroj. Shan Bao zorgis pri sia ekstera kulturado, sed lia fizika formo estis formanĝita de tigro. Zhang Yi zorgis pri sia ekstera konduto, sed malsano trafis lin de interne. La du viroj ambaŭ kulpis pri tio, ke ili ne vipis la postiĝantajn ŝafojn."

田开之曰:"鲁有单豹者,岩居而水饮,不与民共利,行年七十而犹有婴儿之色,不幸遇饿虎,饿虎杀而食之,有张毅者,高门县薄,无不走也,行年四十而有内热之病以死。豹养其内而虎食其外,毅养其外而病攻其内。此二子者,皆不鞭其后者也。"

Konfuceo diris:

仲尼曰:

"Ne tro profunde vin kaŝu, nek tro fanfarone vin elmontru. Staru senmove en la mezo kiel sekiĝinta arbo. Tiu, kiu sekvas tiujn ĉi tri regulojn, povas ĝui la plej altan renomon. Sur la danĝera vojo, kie unu el la dek vojaĝantoj povas esti mortigita, la gepatroj kaj la filoj kaj la fratoj avertas unu la aliajn, ke ili estu vigle atentaj kaj vojaĝu nepre kun granda grupo da vojkamaradoj. Ĉu ili ne estas sufiĉe prudentaj? Sed tio, kio estas la plej timinda por ĉiuj homoj en la mondo, estas la diboĉo en la lito kaj ĉe la tablo. Se ili ne donas al si avertojn kontraŭ tiu ĉi danĝero, ili faras eraron!"

"无入而藏,无出而阳,柴立其中央。三者若得,其名必极。夫畏涂者,十杀一人则父子兄弟相戒也,必盛卒徒而后敢出焉,不亦知乎!人之所取畏者,衽席之上,饮食之间,而不知为之戒者,过也!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin