Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-01

(GMT+08:00) 2018-10-10 12:57:14     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-01

Kiam Zhuangzi promenis sur monto, li vidis grandan arbon kun luksaj branĉoj kaj folioj. Iu arbohakisto haltis apud la arbo, sed li ne tuŝis ĝin. Zhuangzi demandis kial.

庄子行于山中,见大木,枝叶盛茂。伐木者止其旁而不取也。问其故,曰:

"Ĉar ĝia ligno taŭgas por nenio," diris la arbohakisto.

"无所可用。"

"Dank' al sia senutileco," konkludis Zhuangzi, "tiu ĉi arbo atingos la finon de sia natura vivdaŭro."

庄子曰:"此木以不材得终天年。"

Malsuprenirinte de monto, Zhuangzi tranoktis en la hejmo de maljuna amiko. Lia amiko estis tiel ĝoja, ke li diris al sia juna servisto, ke li mortigu anseron kaj kuiru ĝin por lin regali. La servisto demandis:

夫子出于山,舍于故人之家。故人喜,命竖子杀雁而烹之。竖子请曰:

"Kiun mi buĉu? Ĉu tiun, kiu gakas aŭ la alian, kiu ne gakas?"

"其一能鸣,其一不能鸣,请奚杀?"

"Tiun, kiu ne gakas," respondis la mastro.

主人曰:"杀不能鸣者。"

En la sekva tago la disĉiploj demandis Zhuangzi:

明日,弟子问于庄子曰:

"Hieraŭ la arbo sur la monto ĝisvivos la finon de sia natura aĝo pro sia senutileco, kaj nun la ansero en la domo de mastro estis buĉita pro sia netaŭgeco. El tiuj ĉi du cirkonstancoj, kiun do vi preferus, Majstro?"

"昨日山中之木,以不材得终其天年;今主人之雁,以不材死。先生将何处?"

"Mi preferus esti inter la taŭgeco kaj sentaŭgeco," respondis Zhuangzi kun rideto. "Sed esti iom utila kaj iom senutila ŝajnas pozicio bona, sed fakte ne. Tial en tiu pozicio mi same ne povos eviti embarason. Se mi povos sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj kaj libere vagadi en la regno de senagado, mi havos neniajn embarasojn. La perfekta homo estas libera de laŭdoj kaj mallaŭdoj, aperas kaj malaperas laŭplaĉe kaj adaptiĝas al la tempoj sen alkroĉiĝi al io ajn. Li iras supren kaj malsupren en perfekta harmonio kun la naturo, libere vagadas en la regno de la origino de la estaĵoj. Li mastras la estaĵojn sen esti mastrata de io ajn. Kiel do li povus havi ian embarason? Tia estas la maniero, kiun sekvis Shennong kaj la Flava Imperiestro.

庄子笑曰:"周将处乎材与不材之间。材与不材之间,似之而非也,故未免乎累。若夫乘道德而浮游则不然,无誉无訾,一龙一蛇,与时俱化,而无肯专为。一上一下,以和为量,浮游乎万物之祖。物物而不物于物,则胡可得而累邪!此神农、黄帝之法则也。

"Sed ne tia estas la okazo koncerne la vulgarajn gustojn kaj homajn interrilatojn. Kie estas kuniĝo, tie estas disiĝo; kie estas kompletiĝo, tie estas detruo; kie estas akriĝo, tie estas malakriĝo; kie estas honoroj, tie estas riproĉoj; kie estas atingoj, tie estas malsukcesoj; kie estas kapableco, tie estas intrigo; kie estas senkapableco, tie estas ofendo. Kiel do vi povus esti certa pri io ajn? Ho ve, disĉiploj, tenu la jenon en la menso: la naturo estas la sola, al kio vi povas fidi!"

"若夫万物之情,人伦之传则不然,合则离,成则毁,廉则挫,尊则议,有为则亏,贤则谋,不肖则欺。胡可得而必乎哉!悲夫,弟子志之,其唯道德之乡乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin