Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-06

(GMT+08:00) 2018-10-29 09:15:47     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-06

Portante flikitan krudan robon kaj ŝuojn ligitajn per kanabaj ŝnuroj Zhuangzi iris vidi la reĝon de la regno Wei, kaj tiu demandis:

庄子布大衣而补之,正絜系履而过魏王。魏王曰:

"Kial vi aspektas tiel mizere?"

"何先生之惫邪?"

"Mi estas malriĉa, ne mizera," respondis Zhuangzi. "Kiam klerulo ne kapablas efektivigi sian doktrinon kaj disvolvi sian virton, li estas mizera. Kiam li portas flikitan veston kaj truitajn ŝuojn, li estas nur malriĉa. Tio estas, kiel oni diras, nur 'naskiĝi en malbona tempo'.

庄子曰:"贫也,非惫也。士有道德不能行,惫也;衣弊履穿,贫也,非惫也,此所谓非遭时也。

"Ĉu vi neniam vidis simiojn saltemajn? Inter la nanmu-arboj, katalpoj, kverkoj aŭ kamforarboj ili svingiĝas, balanciĝas kaj saltas laŭplaĉe de branĉo al branĉo. Eĉ la plej lertaj arkpafistoj kiel Houyi kaj Peng Meng apenaŭ povas fari precizan celadon al ili. Kaj tamen, inter la kudranioj, jujubarboj, ponciroj, citronarboj ili moviĝas singarde kaj rigardas jen tien, jen ĉi tien kun timtremo. Tio ne signifas, ke iliaj muskoloj kaj ostoj rigidiĝis. Tio ŝuldas nur al tio, ke ili ne estas en la favoraj cirkonstancoj kaj sekve ne povas plene disvolvi siajn kapablojn. Kiel do la kleruloj povas esti ne mizeraj nun ke ili vivas en tempoj de stultaj reĝoj kaj malvirtaj ministroj? La pruvo de tio estas la ĉefministro Bi Gan, kiu havis sian koron elŝirita de la tirano."

王独不见夫腾猿乎?其得冉梓豫章也,揽蔓其枝,而王长其间,虽羿、逢蒙不能裨睨也。及其得柘棘枳枸之间也,危行侧视,振动踔栗,此筋骨非有加急而不柔也,处势不便,未足以逞其能也。今处昏上乱相之间而欲无惫,奚可得邪?此比干之见剖心徵也夫!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin