Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-09

(GMT+08:00) 2018-11-07 15:33:39     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-09

Vojaĝante al la regno Song, la majstro Yangzi tranoktis en gastejo. La gastejestro havis du kromedzinojn, el kiuj unu estis bela, la alia malbela. Li favoris la malbelan anstataŭ la belan. Kiam Yangzi demandis lin kial, tiu respondis:

阳子之宋,宿于逆旅。逆旅人有妾二人,其一人美,其一人恶。恶者贵而美者贱。阳子问其故,逆旅小子对曰:

"La bela pensas, ke ŝi estas bela, sed mi ne scias, kiel ŝi estas bela; la malbela pensas, ke ŝi estas malbela, sed mi ne scias, kiel ŝi estas malbela."

"其美者自美,吾不知其美也;其恶者自恶,吾不知其恶也。"

La majstro Yangzi diris:

阳子曰:

"Tenu tion ĉi en la menso, miaj disĉiploj: Tiu, kiu faras bonajn agojn sen pensi pri sia boneco, estas ĉie amata."

"弟子记之:行贤而去自贤之行,安往而不爱哉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin