Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-04

(GMT+08:00) 2018-11-16 10:06:59     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-04

Kiam Konfuceo iris vidi Laŭzi, tiu ĵus lavis sian hararon, kiu pendis sur liaj ŝultroj por sekiĝi. Starante senmove, Laŭzi aspektis kiel senviva korpo. Por ne ĝeni lin, Konfuceo retiriĝis kaj atendis. Post iom da tempo li vidis Laŭzi kaj diris:

孔子见老聃,老聃新沐,方将被发而干,鸷然似非人。孔子便而待之。少焉见,曰:

"Ĉu mi estas blindumita aŭ ĉu tio estas vera? Ĵus vi staris senmove kiel sekiĝinta arbo, kvazaŭ vi forĵetus ĉion en la mondo kaj, en kompleta izoliteco, estis tute for de ĉiuj aliaj homoj."

"丘也眩与?其信然与?向者先生形体掘若槁木,似遗物离人而立于独也。"

"Mia menso tiam vagadis en la Taŭo, la ĥaosa stato antaŭ la estiĝo de ĉiuj estaĵoj," diris Laŭzi.

老聃曰:"吾游心于物之初。"

"Kion do vi volas diri per tio?" demandis Konfuceo.

孔子曰 :"何谓邪?"

"Mia menso estas tiel konfuza," respondis Laŭzi, "ke ĝi ne povas scii, kaj mia lango estas tiel rigiĝinta, ke ĝi ne povas paroli, sed mi penos doni al vi proksimuman ideon. La jino en sia plej alta formo estas la malvarma vitala energio, dum la jango en sia plej alta formo estas la varma vitala energio. La malvarma vitala energio venas el la ĉielo, dum la varma vitala energio venas el la tero. La interagado kaj la ekvilibro de la du formoj de la vitala energio naskas ĉiujn estaĵojn en la mondo. Kiu ajn faras ĉi tiun miraklon, estas nevidebla. Ekzistas vivo kaj morto, pleneco kaj malpleneco, lumo kaj mallumo. Ĉio ŝanĝiĝas tagon post tago, monaton post monato. Io plenumiĝas en ĉiu tago, sed nenia plenumiĝo estas perceptebla. La vivo havas sian originon kaj la morto havas sian destinon. La komenco kaj la fino sin sekvas senĉese, kaj neniu scias la lastan finon. Se ne estus la Taŭo, kiu do estus la farinto de tiaj mirakloj?"

曰:"心困焉而不能知,口辟焉而不能言。尝为女议乎其将:至阴肃肃,至阳赫赫。肃肃出乎天,赫赫发乎地。两者交通成和而物生焉,或为之纪而莫见其形。消息满虚,一晦一明,日改月化,日有所为而莫见其功。生有所乎萌,死有所乎归,始终相反乎无端,而莫知其所穷。非是也,且孰为之宗!"

"Ĉu vi povus diri al mi," demandis Konfuceo, "kiel via menso vagadas en la granda Taŭo?"

孔子曰:"请问游是。"

"Tiu, kies menso vagadas en la granda Taŭo," respondis Laŭzi, "jam atingis la perfektan belon kaj perfektan ĝojon. Tiu, kiu jam atingis la perfektan belon kaj vagadas en la perfekta ĝojo, estas perfekta homo."

老聃曰:"夫得是至美至乐也。得至美而游乎至乐,谓之至人。"

"Ĉu vi povus diri al mi ion pri la perfekta belo kaj la perfekta ĝojo?" demandis Konfuceo.

孔子曰:"愿闻其方。"

"La kvarpieduloj, kiuj nutras sin per herboj, ne donas atenton al la ŝanĝiĝo de la marĉejo," daŭrigis Laŭzi. "La akvaj insektoj ne donas atenton al la ŝanĝiĝo de la lageto. Ili ne suferas pro malgrandaj ŝanĝiĝoj, ĉar la bazaj kondiĉoj restas la samaj. La ĝojo aŭ la kolero, la malĝojo aŭ la plezuro, tute ne penetras en la koron. La mondo estas la loko, kie kunekzistas ĉiuj estaĵoj. Dividante la saman mondon kaj identigante sin kiel "unu" kaj la samon, ĉiuj estaĵoj rigardas siajn membrojn kaj korpon kiel polverojn de la tero. La sinsekvo de la vivo kaj la morto, aŭ de la komenco kaj la fino, estas rigardataj nur kiel alternado de la tago kaj la nokto. Eĉ tiaj estaĵoj ne povas malkvietigi la menson, por ne paroli pri la bagateloj kiel gajno kaj perdo, feliĉo aŭ malfeliĉo. Tiu, kiu forĵetas siajn rangon kaj riĉaĵojn kiel ion senutilan, scias, ke lia vivo estas pli grava ol la rango kaj la riĉaĵoj. Se li alte ŝatas sian vivon kaj ĉiam sekvas la ŝanĝiĝojn, kiuj estas senfinaj, kio do povus esti por li maltrankviliga? Tiu, kiu atingis la Taŭon, komprenas tiun ĉi veron."

曰:"草食之兽不疾易薮,水生之虫不疾易水,行小变而不失其大常也,喜怒哀乐不入于胸次。夫天下也者,万物之所一也。得其所一而同焉,则四肢百体将为尘垢,而死生终始将为昼夜,而莫之能滑,而况得丧祸福之所介乎!弃隶者若弃泥涂,知身贵于隶也。贵在于我而不失于变。且万化而未始有极也,夫孰足以患心!已为道者解乎此。"

"Majstro," diris Konfuceo, "kun la virto, kiu povas esti egala al la ĉielo kaj la tero, vi ankoraŭ kulturas vian menson per tiuj ĉi perfektaj diroj. Kiu el la antikvaj saĝuloj povis esti sen tia sinkulturado?"

孔子曰:"夫子德配天地,而犹假至言以修心。古子君子,孰能脱焉!"

"Ne, ne estas tiel," diris Laŭzi. "La travidebleco de la akvo rezultas ne el interfero, sed el sia natura kvalito. La virto de la perfekta homo rezultas ne el la sinkulturado, sed el la universala Taŭo. Tiel estas ankaŭ kun la ĉielo, kiu mem estas alta, kaj kun la tero, kiu estas mem estas dika, kaj kun la suno kaj la luno, kiuj mem estas brilaj. Kian sinkulturadon do ili bezonus?"

老聃曰:"不然。夫水之于勺也,无为而才自然矣:至人之于德也,不修而物不能离焉。若天之自高,地之自厚,日月之自明,夫何修焉!"

Poste Konfuceo eliris kaj diris al Yan Hui:

孔子出,以告颜回曰:

"Koncerne mian komprenon pri la Taŭo, mi estas ne pli ol insekteto en vinagrujo! Se la instruoj de la majstro ne malfermus miajn okulojn, mi restus senscia pri la grandiozeco de tiu ĉi mondo."

"丘之于道也,其犹醢鸡与!微夫子之发吾覆也,吾不知天地之大全也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin