Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-04

(GMT+08:00) 2018-11-29 15:18:53     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-04

La reĝo Shun demandis sian ĉefministron:

舜问乎丞曰:

"Ĉu la Taŭo povas esti atingita kaj posedata?"

"道可得而有乎?"

"Eĉ vian korpon vi ankoraŭ ne posedas. Kiel do vi povus atingi kaj posedi la Taŭon?"

曰:"汝身非汝有也,汝何得有夫道!"

"Se mi ne posedas mian propran korpon, kiu do posedas ĝin?" ree demandis la reĝo Shun.

舜曰:"吾身非吾有也,孰有之哉?"

"Estas la ĉielo kaj la tero, kiuj dotis vin per via korpo," respondis la ĉefministro. "Ankaŭ via vivo ne estas via posedaĵo, ĉar ĝi estas harmonia miksaĵo el la jino kaj la jango, konfidita al vi de la ĉielo kaj la tero. Ankaŭ viaj posteuloj ne estas viaj posedaĵoj, ĉar ili estas nur la metamorfozoj de via korpo. Tial vi ne scias, kien vi vojaĝas, kiel vi vivas, aŭ kia estas la gusto de via nutraĵo. Vojaĝo, vivo kaj gusto estas nur la rezultoj de la funkcioj de la ĉielo kaj la tero. Kiel do vi povus ilin posedi?"

曰:"是天地之委形也;生非汝有,是天地之委和也;性命非汝有,是天地之委顺也;孙子非汝有,是天地之委蜕也。故行不知所往,处不知所持,食不知所味,天地之强阳气也,又胡可得而有邪!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin