Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-10

(GMT+08:00) 2018-12-05 16:32:25     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-10

La agrafofaristo por la Ministro de Milito jam estis en la aĝo de okdek jaroj, sed li ankoraŭ forĝadis agrafojn de zono sen fari la plej malgrandan eraron en sia laboro. La Ministro de Milito lin demandis:

大马之捶钩者,年八十矣,而不失豪芒。大马曰:

"Mirinda metiisto vi estas! Ĉu vi estas aparte lerta aŭ dotita per la Taŭo?"

"子巧与!有道与?"

"Mi, via servisto, ĉiam obstine alkroĉiĝas al mia metio," respondis la agrafofaristo. "En la aĝo de dudek jaroj mi ekamis forĝadon de zonaj agrafoj. Mi ne rigardis, nek plu donis atenton al io ajn alia, ol agrafoj. Mia lerteco en la forĝado de agrafoj venas de mia neglekto al la aferoj en la aliaj regionoj. Jen kial mi povas resti lerta dum tiel longa tempo. Plie, ekzistas ja la Taŭo, kiu trapenetras ĉion. Kiu estaĵo do ne profitas de ĝi en tiu ĉi mondo?"

曰:"臣有守也。臣之年二十而好捶钩,于物无视也,非钩无察也。是用之者假不用者也,以长得其用,而况乎无不用者乎!物孰不资焉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin