Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-12

(GMT+08:00) 2018-12-06 10:44:24     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-12

Yan Hui demandis Konfuceon, dirante:

颜渊问乎仲尼曰:

"Majstro, mi aŭdis, ke vi iam diris: 'Ne adiaŭu ion, nek bonvenigu ion. Ĉu vi povus doni al mi klarigon?"

"回尝闻诸夫子曰:'无有所将,无有所迎。'回敢问其游。"

Konfuceo diris:

仲尼曰:

"La antikvuloj ŝanĝis sian eksteraĵon, sed ne sian internon. La nuntempuloj ŝanĝas sian internon, sed ne sian ekstaraĵon. Tiuj, kiuj ŝanĝiĝas por adaptiĝi al la ŝanĝiĝoj de la eksteraj estaĵoj, devas esti interne identigitaj kun la Taŭo, kiu estas neŝanĝebla. En kiaj okazoj devas esti ŝanĝiĝoj kaj en kiaj okazoj devas esti neŝanĝiĝoj — en ĉia okazo devas esti limo al la ŝanĝiĝoj.

颜渊问乎仲尼曰:"回尝闻诸夫子曰:'无有所将,无有所迎。'回敢问其游。"仲尼曰:"古之人外化而内不化,今之人内化而外不化。与物化者,一不化者也。安化安不化?安与之相靡?必与之莫多。

"Siatempe la reĝo Shiwei havis sian parkon, la Flava Imperiestro sian ĝardenon, la reĝo Shun sian palacon, kaj la reĝo Tang kaj la reĝo Wu siajn ĉambregojn. Eĉ tiaj nobluloj, kiel la konfuceanoj kaj la moistoj, sin atakis reciproke per siaj jesigoj kaj neadoj, por ne paroli pri la nuntempuloj! La saĝuloj vivas inter la estaĵoj de la mondo sen alporti malutilon al ili. Nur tiuj, kiuj ne malutilas al aliaj, povas adiaŭi kaj bonvenigi aliajn.

"狶韦氏之囿,黄帝之圃,有虞氏之宫,汤武之室。君子之人,若儒墨者师,故以是非相赍也,而况今之人乎!圣人处物不伤物。不伤物者,物亦不能伤也。唯无所伤者,为能与人相将迎。

"La montoj, la arbaroj, la ebenaĵoj — ili ĉiuj alportas al mi ĝojon. Kaj tamen, antaŭ ol pasas la ĝojo, jam sekvas malĝojo. Kiam la malĝojo kaj la ĝojo venas, mi ilin ne povas rezisti; kiam ili min forlasas, mi ilin ne povas reteni. Ho ve! kiel bedaŭrinde estas, ke la homoj en la mondo estas nur la gastejo, kie portempe loĝas la ĝojo kaj la malĝojo. La homoj konas nur tion, kion ili trafis, kaj ne konas tion, kion ili ne trafis. Ili povas plenumi tion, kio estas en ilia povo, kaj ne povas plenumi tion, kio estas super ilia povo. Neniu povas eviti tion, kion ili ne konas, nek tion, kio estas super ilia povo. Ĉu ne estas malĝojinde, ke homoj penas eviti tion, kio estas neevitebla! La perfekta parolo estas manko de parolo; la perfekta ago estas manko de ago. Do estas supraĵe voli, ke ĉiuj havu egalan sciadon!"

"山林与,皋壤与,使我欣欣然而乐与!乐未毕也,哀又继之。哀乐之来,吾不能御,其去弗能止。悲夫,世人直为物逆旅耳!夫知遇而不知所不遇,知能能而不能所不能。无知不能者,固人之所不免也。夫务免乎人之所不免者,岂不亦悲哉!至言去言,至为去为。齐知之所知,则浅矣!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin