Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §23-02

(GMT+08:00) 2018-12-07 15:30:11     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§23

§23-02

Nanrong Chu side rektigis sin sur sia postaĵo kun konfuzita mieno, dirante:

南荣趎蹴然正坐曰:

"En mia aĝo jam sufiĉe granda, kiel do mi lernu de vi, por atingi vian idealan staton?"

"若趎之年者已长矣,将恶乎托业以及此言邪?"

La majstro Gengsang lin respondis:

庚桑子曰:

"Tenu vian korpon bonstata, konservu vian naturon, ne trostreĉu vian menson, kaj vi atingos mian staton en tri jaroj."

"全汝形,抱汝生,无使汝思虑营营。若此三年,则可以及此言矣!"

"Mi ne scias, kiel la okuloj estas diferencaj unu de la alia en formo," ree demandis Nanrong Chu, "sed la blindulo ne povas vidi per siaj okuloj. Mi ne scias, kiel la oreloj estas diferencaj unu de la alia en formo, sed la surdulo ne povas aŭdi per siaj oreloj. Mi ne scias, kiel la mensoj estas diferencaj unu de la alia en konstituo, sed la frenezulo ne povas ĝuste pensi per sia menso. Mi havas la saman formon kiel vi, sed ŝajnas, ke inter ni devas esti diferenco, ĉar ni apenaŭ povas egale pensi. Kiam vi diris: 'Tenu vian korpon bonstata, konservu vian naturon, ne trostreĉu vian menson, kaj vi atingos mian staton en tri jaroj', mi penis kompreni viajn vortojn, tamen ili eniris en miajn orelojn nur kiel bruoj, kies sencon mi ne kaptis."

南荣趎曰:"目之与形,吾不知其异也,而盲者不能自见;耳之与形,吾不知其异也,而聋者不能自闻;心之与形,吾不知其异也,而狂者不能自得。形之与形亦辟矣,而物或间之邪?欲相求而不能相得。今未趎曰:'全汝形,抱汝生,勿使汝思虑营营。'趎勉闻道达耳矣!"

"Mi jam diris ĉion, kion mi povas diri," diris la majstro Gengsang. "Oni diras, ke la malgranda vespo ne povas elkovi grandan raŭpon, kaj la malgranda kokino el la regno Yue ne povas kovi cignan ovon, sed la granda kokino el la regno Lu tion povas. La kokinoj estas dotitaj per la sama kovkapablo. Iu el ili povas kovi tian ovon, dum la alia tion ne povas, ĉar la grandeco de iliaj kapabloj estas diferencaj inter si. Mi ne povas lumigi al vi tiun ĉi temon, ĉar mia kapablo estas malgranda. Kial do vi ne iras suden por viziti Laŭzi?"

庚桑子曰:"辞尽矣,曰:奔蜂不能化藿躅,越鸡不能伏鹄卵,鲁鸡固能矣!鸡之与鸡,其德非不同也。有能与不能者,其才固有巨小也。今吾才小,不足以化子。子胡不南见老子!"

Kun sufiĉa provizaĵo por la vojo Nanrong Chu marŝis sep tagojn kaj noktojn kaj fine atingis la lokon, kie Laŭzi vivis.

南荣趎赢粮,七日七夜至老子所。

"Ĉu vi venas de Gengsang Chu?" demandis Laŭzi.

老子曰:"子自楚之所来乎?"

"Jes," respondis Nanrong Chu.

南荣趎曰:"唯。"

"Kial vi venas kun tiom da homoj?" demandis Laŭzi.

老子曰:"子何与人偕来之众也?"

Nanrong Chu time ĵetis rigardon posten.

南荣趎惧然顾其后。

"Ĉu vi ne komprenas miajn vortojn?" demandis Laŭzi.

老子曰:"子不知吾所谓乎?"

Nanrong Chu honte mallevis la kapon kaj poste, levinte la kapon al la ĉielo, profunde eksuspiris.

南荣趎俯而惭,仰而叹,曰:

"Mi nun forgesis, kiel mi devus respondi, kaj pro tio mi forgesis ankaŭ mian metotan demandon," diris Nanrong Chu.

"今者吾忘吾答,因失吾问。"

"Kion do vi volas diri?" diris Laŭzi.

老子曰:"何谓也?"

"Se mi estas en nesciado, tiam oni diros, ke mi estas stulta; se mi estas en sciado, mi kaŭzos al mi zorgojn; se mi ne sekvas la humanecon, mi malutilos al aliaj; se mi sekvas la humanecon, mi malutilos al mi mem; se mi ne sekvas la justecon, mi ofendos aliajn; se mi sekvas la justecon, mi ofendos min mem. Kiel mi povos eltiri min el tiuj ĉi tri dilemoj, kiuj min turmentas? Mi esperas, ke vi bonvole helpos al mi eliĝi el ili pro la rekomendo de mia majstro Gengsang Chu."

南荣趎曰:"不知乎人谓我朱愚,知乎反愁我躯;不仁则害人,仁则反愁我身;不义则伤彼,义则反愁我己。我安逃此而可?此三言者,趎之所患者。愿因楚而问之。"

"Kiam mi ĵus direktis mian rigardon en viajn okulojn," diris Laŭzi, "mi eksciis, kio vin konfuzas en la menso. Viaj paroloj plu konfirmis mian opinion. Vi estas en tia konfuzo, ke vi aspektas kiel infano, kiu, perdinte siajn gepatrojn, provas retrovi ilin per stango en la maro. Vi estas kiel senhejmulo, tute vojerarinta. Vi deziras reakiri vian denaskan naturon, sed vi ne scias, kion fari. Kia kompatinda homo vi estas!"

老子曰:"向吾见若眉睫之间,吾因以得汝矣。今汝又言而信之。若规规然若丧父母,揭竿而求诸海也,女亡人哉!惘惘乎,汝欲反汝情性而无由入,可怜哉!"

Nanrong Chu petis permeson resti kun Laŭzi kelkan tempon, por ke li povu kulturi en si tion, kio estas bona, kaj senigi sin je tio, kio estas malbona. Post dek tagoj, sentante tian sinkulturadon tre malfacila, li malgaja ree iris al Laŭzi.

南荣趎请入就舍,召其所好,去其所恶。十日自愁,复见老子。

"Nun ke vi penas purigi vian menson, kial vi ankoraŭ estas tiel malgaja? Tio signifas, ke vi ankoraŭ retenas en la menso iajn malbonajn ideojn. Kiam via maltrankvileco ne povas esti regata de ekstere, vi devas bridi ĝin de ekstere; kiam via maltrankvileco ne povas esti regata de interne, vi devas bridi ĝin de interne. Kiam via maltrankvileco ne povas esti regata kiel de interne tiel ankaŭ de ekstere, tiam eĉ tiuj, kiuj atingis la Taŭon kaj posedas la virton, apenaŭ povas sin regi, por ne paroli pri vi, kiu ĵus komencis lerni la Taŭon!"

老子曰:"汝自洒濯,熟哉郁郁乎!然而其中津津乎犹有恶也。夫外攉者不可繁而捉,将内捷;内攉者不可缪而捉,将外捷;外内攉者,道德不能持,而况放道而行者乎!"

"Supozu, ke vilaĝano falis en malsanon kaj lia najbaro venas lin vidi," diris Nanrong Chu. "Se la malsanulo povas rakonti, kio okazis al li, kaj diras, ke li estas malsana, tio montras, ke li ne grave malsanas. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas ion pri la Taŭo, mi estas kvazaŭ tiu, kiu pli grave malsaniĝas post kiam li prenas la medikamenton. Tial mi volus aŭdi de vi nur pri la maniero bone konservi la vivon."

南荣趎曰:"里人有病,里人问之,病者能言其病,病者犹未病也。若趎之闻大道,譬犹饮药以加病也。趎愿闻卫生之经而已矣。"

"Koncerne la manieron bone konservi la vivon," diris Laŭzi, "vi nur demandu al vi ĉi tiujn demandojn: Ĉu vi povas resti pura kaj simpla? Ĉu vi povas konservi vian denaskan naturon? Ĉu vi povas antaŭdiri vian sorton sen aŭgurado? Ĉu vi povas scii kie halti? Ĉu vi scias kiom estas sufiĉe? Ĉu vi povas peti ion de vi mem anstataŭ de aliaj? Ĉu vi povas esti libera de zorgoj kaj maltrankvilo? Ĉu vi povas esti naiva kaj senscia? Ĉu vi povas konduti kiel novenaskito? La novenaskita infano povas ploradi tuttage sen perdi sian voĉon, ĉar ĝi estas en la perfekta harmonio de la konstitucio. Ĝi povas pugnigi la manojn tuttage sen konvulsiiĝo, ĉar ĝi estas en la perfekteco de sia naturo. Ĝi povas fikse rigardadi tuttage sen turni siajn okulojn, ĉar ĝi estas en la perfekteco de sia mensokoncentriĝo. Ĝi paŝas sen scii kien iri kaj haltas sen scii kion fari. Jen la maniero bone konservi la vivon."

老子曰:"卫生之经,能抱一乎!能勿失乎!能无卜筮而知吉凶乎!能止乎!能已乎!能舍诸人而求诸己乎!能攸然乎!能侗然乎!能儿子乎!儿子终日嗥而嗌不嘎,和之至也;终日握而手不倪,共其德也,终日视而目不演,偏不在外也。行不知所之,居不知所为,与物委蛇而同其波。是卫生之经已。"

"Ĉu tio do estas la virto de la perfekta homo?" demandis Nanrong Chu.

南荣趎曰:"然则是至人之德已乎?"

"Ne," respondis Laŭzi. "Tio estas nur la maniero aktivigi la menson ĝuste kiel degeligo aŭ fando de glacio. Ĉu tio povus esti egala al la virto de la perfekta homo? Por konformigi sin al la naturo, la perfektaj homoj dividas la nutraĵon kun la tero kaj dividas la ĝojon kun la ĉielo. Ili ne implikiĝas en komplikajn homajn interrilatojn, nek riproĉas unu la alian, nek intrigas unu kontraŭ la alia, nek kunlaboras unu kun la alia. Ili foriras sen maltrankvilo kaj venas sen zorgoj. Jen la maniero bone konservi la vivon."

曰:"非也。是乃所谓冰解冻释者,能乎?夫至人者,相与交食乎地而交乐乎天,不于人物利害相樱,不相与为怪,不相与为谋,不相与为事,攸然而往,侗然而来。是谓卫生之经已。"

"Ĉu tio do estas la plej perfekta stato?"

曰:"然则是至乎?"

"Ankoraŭ ne," diris Laŭzi. "Ĵus mi demandis vin: 'Ĉu vi povus konduti kiel novenaskito?' La novenaskita infano moviĝas sen scii kion fari kaj paŝas sen scii kien iri. Ĝia fizika formo estas kiel sekiĝinta arbo kaj ĝia koro estas kiel malvarma cindro, sekve al ĝi venas nek malfeliĉo, nek feliĉo. Kiam ekzistas nek la malfeliĉo, nek la feliĉo, kiel do oni povas suferi afliktojn kaŭzitajn de homoj?"

曰:"未也。吾固告汝曰:'能儿子乎!'儿子动不知所为,行不知所之,身若槁木之枝而心若死灰。若是者,祸亦不至,福亦不来。祸福无有,恶有人灾也!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin