Nokta pejzaĝo de monturbo
Vejdo
I
Ha, urbo sidas bele sur monteto,
kun domoj super domoj konstruitaj,
kaj du riveroj ĉe l' montopiedo.
Alvenas grupoj kun scivol' vizitaj
por spekti l' urbon sur la montsitu'
formita de masivaj rokoj monolitaj.
Spegulaj bildoj en riveroj du
jen plaĉas al okuloj en muaro,
varie moviĝemas sur akv-flu'.
Ja strange! kial staras domegaro
vicante ĝisĉiele laŭ eskalo?
Jen vidu la montvojojn sen eraro:
leviĝas domoj supren de l' montvalo!
II
Vespere lampoj flagras kaj ekbrilas
oranĝe, ruĝe, blanke, verde, blue,
aspekton belan tuje l' urb' akiras.
Rebriloj buntaj vibras riverflue
kaj plektas lumdesegnojn sub ondpelo,
boatoj, ŝipoj tranĉas akvon skue,
ŝanĝante la lumbildojn de fabelo.
Variaj lumoj lulas buojn drive,
akverojn levas ŝpruce en ŝancelo.
Plezurboatoj ankaŭ iras vive
tien kaj reen glate per spotlumo,
konkure farbas bildon jen aktive.
Verŝajne ĉio viglas sub plenluno.
III
Surborde lampaj lumoj pompas plene:
neonaj lampoj blinkas buntkolore,
stratlampoj punktas vojojn jen fadene.
Aŭtlampoj vagas vice nokto-bore,
zigzage de l' eost' al okcidento,
surstrate ja navedas penlabore.
En bunta lumo pontoj en silento
sin montras per konturo sia
impona, dura kiel monumento,
fortika konstru-fram' tridimensia.
Nebul' leĝera ŝvebas kun vualo
super la montourbo kurblinia,
la nokto des pli ĉarmas en malklaro.