Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §23-06

(GMT+08:00) 2018-12-11 08:53:07     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§23

§23-06

La Taŭo trapenetras ĉion kaj ĉien. Divido kondukas al kompletiĝo, kaj kompletiĝo kondukas al detruo. Oni malŝatas dividon, ĉar oni, vidante partojn, volas kompletecon; oni malŝatas ankaŭ kompletiĝon, ĉar oni, posedante kompletecon, volas ankoraŭ pli perfektan kompletecon. Tiu, kies spirito forlasas lian fizikan formon kaj ne revenas, estas fantomo; tiu, kies spirito forlasas lian fizikan formon kaj trovas alian loĝejon, estas mortinta. Tiu, kies denaska naturo estas pereinta sed kies fizika formo ankoraŭ ekzistas, estas ne pli ol fantomo. Li estas en trankvileco nur tiam, kiam li sekvas la senforman Taŭon per sia fizika formo.

道通其分也,其成也毁也。所恶乎分者,其分也以备。所以恶乎备者?其有以备。故出而不反,见其鬼。出而得,是谓得死。灭而有实,鬼之一也。以有形者象无形者而定矣!

La Taŭo venas de nenie kaj iras al nenie. Ĝi estas substanca, sed ĝi restas en neniu difinita loko. Ĝi ekzistas de ĉiam, havante nenian komencon, nek finon. La estaĵoj venas el tio, kio havas neniajn aperturojn, sed estas substanca. Tio, kio estas substanca kaj tamen restas en nenia difinita loko, estas la spaco. Tio, kio ekzistas de ĉiam, havante nenian komencon, nek finon, estas la tempo. Estas naskiĝo kaj estas morto; estas eliro kaj estas eniro. La loko, el kiu la estaĵoj eliras kaj eniras, havas nenian fizikan formon. Tio estas nomata la ĉiela pordo, kiu estas la neekzisto. Ĉiuj estaĵoj en la mondo eliras el la neekzisto. La ekzisto ne povas eliri el la ekzisto. Ĝi povas eliri nur el la neekzisto, t.e. la absoluta nenieco. Jen kie la saĝuloj loĝas.

出无本,入无窍,有实而无乎处,有长而无乎本剽,有所出而无窍者有实。有实而无乎处者,宇也;有长而无本剽者,宙也。有乎生,有乎死;有乎出,有乎入。入出而不见其形,是谓天门。天门者,无有也。万物出乎无有。有不能以有为有,必出乎无有,而无有一无有。圣人藏乎是。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin