ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-DUA
Inteligento vojaĝas en la nordo
知北游
§23
§23-09
Se vi piedpremas la piedon de nekonato en la bazaro, vi petas lian pardonon. Se vi piedpremas la piedon de via pli juna frato, vi donas al li vorton de simpatio. Se vi piedpremas la piedon de via filo, vi bezonas diri nenion pardonpetan. Tial estas dirite: "La perfekta ĝentileco faras nenian distingon inter la koncernato kaj la aliuloj; la perfekta justeco faras nenian distingon inter la koncernato kaj la estaĵoj; la perfekta saĝeco sin turnas al nenia projektado; la perfekta humaneco montras nenian favoron; la perfekta fido postulas nenian garantiaĵon."
碾市人之足,则辞以放骜,兄则以妪,大亲则已矣。故曰:至礼有不人,至义不物,至知不谋,至仁无亲,至信辟金。