Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-06

(GMT+08:00) 2018-12-27 08:51:10     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-06

Zhuangzi preterpasis la tombon de Huizi tiam, kiam li sekvis funebran procesion. Li turnis la kapon kaj diris al siaj sekvantoj:

庄子送葬,过惠子之墓,顾谓从者曰:

"Iu homo el la urbo Ying petis la ŝtonhakiston Shi, ke tiu forhaku de sur lia nazpinto makuleton de kreto, kiu estis tiel maldika, kiel la muŝa flugilo. La ŝtonhakisto svingis sian hakilon kun ekblovo de vento, dume la homo el Ying senmove staris tie. Li forhakis la kretomakuleton sen tuŝeto al la nazo, dum la homo el Ying staris tie montrante nenian signon de timo. Aŭdinte tion, la duko Yuan de la regno Song sendis voki la ŝtonhakiston al si kaj diris: 'Ĉu vi povus fari refojan provon sur mia nazo?' La ŝtonhakisto respondis: 'Mi ja volus fari tion ankoraŭ unu fojon, sed tiu homo, sur kiu mi povis elmontri mian lertecon, jam mortis antaŭ longe.' De kiam mortis Huizi, mi plu havas neniun, kun kiu mi povus paroli! Mi nun havas neniun dialoganton!"

"郢人垩慢其鼻端若蝇翼,使匠石斫之。匠石运斤成风听而斫之,尽垩而鼻不伤,郢人立不失容。宋元君闻之,召匠石曰:'尝试为寡人为之。'匠石曰:'臣则尝能斫之。虽然,臣之质死久矣!'自夫子之死也,无无以为质矣,吾无与言之矣!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin