Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-08

(GMT+08:00) 2018-12-28 09:24:21     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-08

Transpasinte en ŝipo la riveron Jangzi, la reĝo de la regno Wu elŝipiĝis kaj suriris sur la monton loĝatan de simioj. Ekvidinte lin kaj liajn sekvantojn, la simioj time disiĝis kaj forkuris en profundan dornarbetaron. Unu el la simioj sola restis tie kaj sin balancadis sur la branĉoj, kvazaŭ intence montrante sian lertecon al la duko. La duko arkpafis ĝin, sed la simio kaptis la sagon per facila ekmovo. Poste la duko ordonis al siaj sekvantoj, ke ili kune arkpafu, kaj la simio estis mortigita.

吴王浮于江,登乎狙之山,众狙见之,恂然弃而走,逃于深蓁。有一狙焉,委蛇攫抓,见巧乎王。王射之,敏给搏捷矢。王命相者趋射之,狙执死。

La reĝo Wu sin turnis al sia amiko Yan Buyi kaj diris:

王顾谓其友颜不疑曰:

"Tiu ĉi simio estis mortigita pro tio, ke ĝi paradis per sia facilmoveco. Prenu tion kiel lecionon! Neniam montru vian arogantecon antaŭ la aliaj!"

"之狙也,伐其巧,恃其便,以敖予,以至此殛也。戒之哉!嗟乎!无以汝色骄人哉!"

Yan Buyi revenis hejmen kaj, preninte Dong Wu kiel sian instruiston, humile studis sub li, por senigi sin je sia aroganteco. Li rezignis plezurojn kaj honorojn. Ĉe la fino de tri jaroj, la tuta popolo de la regno superŝutis lin per laŭdoj.

颜不疑归而师董梧,以锄其色,去乐辞显,三年而国人称之。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin