Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-10

(GMT+08:00) 2018-12-29 08:58:59     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-10

Kiam Konfuceo atingis la regnon Chu, la reĝo de Chu aranĝis bankedon por li. Sun Shu'ao staris flanke tenante la pokalon, dume Shinan Yiliao prenis iom da vino kaj faris oferverŝon, dirante:

仲尼之楚,楚王觞之。孙叔敖执爵而立。市南宜僚受酒而祭,曰:

"En tia momento la antikvuloj kutime diris ion."

曰:"古之人乎!于此言已。"

Konfuceo diris: "Mi aŭdis pri la parolo sen vortoj. Mi neniam antaŭe parolis pri ĝi, sed mi nun profitas de tiu ĉi okazo por klarigi ĝin. Shinan Yiliao iam pacigis la konflikton inter du familioj per globeto-ludado inter siaj fingroj; Sun Shu'ao iam estingis la militon faritan de la regno Chu kuŝante kaj ventumante al si en ripozo. Kiel do mi volus, ke mi havu bekon longan je tri ĉi-oj kaj ne povu paroli!"

"丘也闻不言之言矣,未之尝言,于此乎言之:市南宜僚弄丸而两家之难解;孙叔敖甘寝秉羽而郢人投兵;丘愿有喙三尺。"

Shinan Yiliao kaj Sun Shu'ao praktikis la Taŭon sen uzo de vortoj; Konfuceo prezentis sian argumenton sen uzo de vortoj. Tial, kiam la virto estas entenata en tio, kion la Taŭo entenas, kaj la parolo haltas ĉe tio, kion la homa inteligenteco ne povas kompreni, ni atingis la perfektecon. Kiel tion, kion la Taŭo entenas, la virto de la homo ne povas tute kovri, tiel tion, kion la inteligenteco ne konas, la paroloj de la homo ne povas esprimi. La difinado de objektoj fare de la konfuceanoj kaj la moistoj kondukas nur al konfuzo.

彼之谓不道之道,此之谓不言之辩。故德总乎道之所一,而言休乎知之所不知,至矣。道之所一者,德不能同也。知之所不能知者,辩不能举也。名若儒墨而凶矣。

Tial la maro ne rifuzas la riverojn, kiuj fluas orienten en ĝin, kaj tiel ĝi faras sian plejgrandecon. La menso de la saĝulo ampleksas la ĉielon kaj la teron kaj donas siajn favorojn al la tuta mondo, sed la popolo ne scias, kiu li estas. Rezulte de tio, li ne tenas oficon dum la vivo, nek ricevas postmortan titolon post la morto. Li ne akumulas riĉecon, nek starigas sian famon. Li povas esti nomata granda homo.

故海不辞东流,大之至也。圣人并包天地,泽及天下,而不知其谁氏。是故生无爵,死无谥,实不聚,名不立,此之谓大人。

Kiel hundo ne estas konsiderata kiel bona nur pro sia bojemo, tiel homo ne estas konsiderata kiel saĝa nur pro siaj bonaj paroloj, por ne paroli pri granda homo! Ne sufiĉas al la homo nur la strebado por fariĝi granda, kaj ankoraŭ malpli por fariĝi virta.

狗不以善吠为良,人不以善言为贤,而况为大乎!夫为大不足以为大,而况为德乎!

Nenio estas pli granda ol la ĉielo kaj la tero; kaj la ĉielo kaj la tero estas perfekte grandaj nur tial, ke ili ne strebas al grandeco. Tiu, kiu komprenas la grandecon en tiu ĉi senco, ĉasas nenion, perdas nenion kaj rezignas nenion dum sia vivo. Li neniel estas influata de la eksteraj estaĵoj. Li retrovas en si la denaskan naturon, kiu estas neelĉerpebla. Li imitas la antikvulojn, sekvante la naturan evoluadon de la estaĵoj. Jen la esenco de granda homo.

夫大备矣,莫若天地。然奚求焉,而大备矣!知大备者,无求,无失,无弃,不以物易己也。反己而不穷,循古而不摩,大人之诚!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin