Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-11

(GMT+08:00) 2019-01-02 09:03:57     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-11

Nanbo Ziqi havis ok filojn. Li vicigis ilin antaŭ si kaj venigis la fiziognomikiston Jiufang Yin, dirante:

子綦有八子,陈诸前,召九方湮曰:

"Bonvole ekzamenu fiziognomike miajn knabojn kaj diru al mi, kiu el ili estos la plej feliĉa."

"为我相吾子,孰为祥。"

"Kun estos la plej feliĉa," Jiufang Yin diris.

九方湮曰:"困也为祥。"

Ziqi ĝoje surpriziĝis kaj demandis:

子綦瞿然喜曰:

"Kion do vi antaŭdiros pri li?"

"奚若?"

"Kun dividos la manĝojn kun la reganto de la regno ĝis la fino de siaj tagoj," respondis Jiufang Yin.

曰:"困也,将与国君同食以终其身。"

Ziqi ekploris kaj demandis:

子綦索然出涕曰:

"Kial mia filo devos alveni al tia mizera sorto?"

"吾子何为以至于是极也?"

"Tiu, kiu dividas la manĝojn kun la reganto de regno, alportas profitojn al sia parencaro, por ne paroli pri la gepatroj!" diris Jiufang Yin. "Kaj tamen vi ekploras ĉe la aŭdo de tio, kvazaŭ vi timus kaj volus rifuzi la feliĉon. La filo estos feliĉa, kial do lia patro ne estos tia?"

九方湮曰:"夫与国君同食,泽及三族,而况父母乎!今夫子闻之而泣,是御福也。子则祥矣,父则不祥。"

"Kiel do vi, sinjoro, estas certa pri tio ĉi?" diris Ziqi. "Ĉu Kun vere estos tiel feliĉa? Li manĝos viandon kaj trinkos vinon, sed ĉu vi scias, de kie ili venos? Mi neniam paŝtis ŝafojn, sed ŝafido naskiĝis en la sudokcidenta angulo de mia domo; mi neniam ĉasis, sed koturno elkoviĝis en la sudorienta angulo de mia domo. Tio ja estas stranga, ĉu ne? Kiam mi kaj mia filo vagados, ni vagados en la ĉielo kaj sur la tero. Ni trovos niajn plezurojn en la ĉielo kaj trovos nian nutraĵon sur la tero. Ni ne akiros al ni meritojn; ni ne komplotos, nek intrigos; ni faros nenion strangan. Ni sekvos la naturan evoluon de la estaĵoj; ni neniam ĝenos la eksterajn estaĵojn. Sed vi parolas al mi pri tiu ĉi vulgara 'rekompenco'! Kutime aŭguroj antaŭiras strangajn okazaĵojn. Nun danĝero minacas okazi. Ĉar mi kaj mia filo faris nenion malbonan, la danĝero devos esti okazigita de la ĉielo. Jen kial mi ploras."

子綦曰:"湮,汝何足以使之。而困祥邪?尽于酒肉,入于鼻口矣,而何足以知其所自来!吾未尝为牧而佯生于奥,未尝好田而鹑生于夭,若勿怪,何邪?吾所与吾子游者,游于天地,吾与之邀乐于天,吾与之邀食于地。吾不与之为事,不与之为谋,不与之为怪。吾与之乘天地之诚而不以物与之相撄,吾与之一委蛇而不与之为事所宜。今也然有世俗之偿焉?凡有怪征者必有怪行。殆乎!非我与吾子之罪,几天与之也!吾是以泣也。"

Post nelonge Kun estis sendita al la regno de Yan. Banditoj kaptis lin sur la vojo. Pensante, ke estos pli facile vendi lin kiel sklavon sen liaj piedoj, ol vendi lin en lia sendifekta stato, ili forhakis al li la piedojn kaj vendis lin en la regnon Qi. Li hazarde fariĝis la pordogardisto por la grandsinjoro Qu kaj sekve povis manĝi viandon dum la tuta vivo.

无几何而使困之于燕,盗得之于道,全而鬻之则难,不若刖之则易。于是乎刖而鬻之于齐,适当渠公之街,然身食肉而终。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin