Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-08

(GMT+08:00) 2019-01-11 11:01:08     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§25

§25-08

La landlima gardisto Changwu demandis Zilao, dirante:

长梧封人问子牢曰:

"Ne estu neglektema dum via traktado de regnaj aferoj; ne estu hastema en via regado de la popolo. Iam mi estis malzorgema en mia plugado kaj la rezulto estis, ke mi rikoltis malmulton. Iam mi estis hastema en mia sarkado kaj la rezulto estis, ke mi rikoltis malabundon. En la postaj jaroj mi ŝanĝis mian manieron de kampokulturado. Mi plugadis pli profunde ol antaŭe kaj sarkadis pli zorge ol antaŭe. La rezulto estis, ke mi rikoltis abundon kaj ke mi havis nutraĵan rezervon sufiĉan por la tuta jaro."

"君为政焉勿卤莽,治民焉勿灭裂。昔予为禾,耕而卤莽之,则其实亦卤莽而报予;芸而灭裂之,其实亦灭裂而报予。予来年变齐,深耕而熟耨之,其禾繁以滋,予终年厌餐。"

Aŭdinte tion, Zhuangzi diris:

庄子闻之曰:

"Nuntempe, en la kulturado de sia korpo kaj de sia menso, multaj homoj agas en la malbona maniero priparolita de la landlima gardisto. Ili eskapas la naturon, devias de sia denaska naturo, detruas siajn naturajn sentojn, perdas sian spiriton kaj sekvas la vulgarajn konvenciojn. Tial por tiuj, kiuj estas neglektemaj al la zorgado pri sia denaska naturo, iliaj amo kaj malamo kreskas kiel la herbaĉoj, kiuj invadas ilian denaskan naturon. En la komenco iliaj amo kaj malamo ŝajne helpas fortikigi ilian fizikan formon kaj iom post iom influas ilian denaskan naturon, sed baldaŭ ilia naturo estos ruinigita. Ili havos la korpon kovrita de ulceroj kaj tumoroj, suferos febron kaj nevolan elfluon de spermo."

"今人之治其形,理其心,多有似封人之所谓:遁其天,离其性,减其情,亡其神,以众伪。故卤莽其性者,欲恶之孽,为性蔺苇廉葭始萌,以扶吾形,寻擢吾性,并溃漏发,不择所出,漂疽疥臃,内热溲膏,是也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin