ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§25
§25-11
Ĉiuj estaĵoj naskiĝas al la mondo, sed neniu scias ilian originon; ĉiuj estaĵoj estiĝas el ie, sed neniu scias ilian devenon. La homo rigardas alte valora tion, kion lia inteligento povas atingi, sed li ne scias sin apogi sur tio, kion li ne scias, por sciiĝi pri tio, kion lia inteligento ne povas atingi. Ĉu tio ne estas la plej granda konfuziĝo? Ba! ni tion lasu! Tion lasu! Neniu ja povas eskapi la konfuziĝon. Ĉu tio estas la tiel nomata vero? Kaj kie do ĝi estas?
人皆尊其知之所知,而莫知恃其知之所不知而后知,可不谓大疑乎!已乎!已乎!且无所逃。此所谓然与然乎!