Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-03

(GMT+08:00) 2019-01-21 11:00:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-03

La filo de la duko Ren sin provizis per grandega fiŝhoko kun dikega nigra fiŝfadeno kaj preparis kvindek grasajn bovojn kiel la logaĵon. Li kaŭris sur la monto Kuaiji kaj ĵetis la hokegon en la Orientan Maron. Tiele li kaptis neniun fiŝon dum la tuta jaro. Finfine kolosa fiŝego englutis la logaĵon kaj subite ĵetis sin profunden kun la hokego. Poste ĝi leviĝis supren kaj skuadis sian dorsan naĝilon. La ruliĝantaj ondegoj estis tiel altaj, kiel montoj, kaj la tremantaj akvoj estis ĉiam muĝantaj. La muĝado bruegis kiel tiu de la dioj kaj la demonoj, kaj disĵetis teruron malproksimen je mil lioj. Kaptinte la fiŝegon, la filo de la duko Ren tranĉigis ĝin en pecojn kaj sekigis ilin. De la orienta bordo de la rivero Zhe ĝis la norda piedo de la monto Cangwu troviĝis neniu loĝanto, kiu ne satmanĝus la viandon de tiu fiŝego. Ekde tiam scivoluloj en la postaj generacioj vaste rakontis tiun ĉi historion unu al alia kun granda miro.

El tio oni do povas konkludi, ke kiel hokfiŝisto kun sia eta stango kaj maldika fiŝfadeno apenaŭ povas kapti grandan fiŝon en la fosaĵo, tiel tiu, kiu nur kun siaj frivolaj paroloj apenaŭ povas ĉasi al si famon kaj profiton. Tial tiuj, kiuj neniam aŭdis la rakonton pri la filo de la duko Ren neniel povos bone regi la mondon.

任公子为大钩巨缁,五十害以为饵,蹲乎会稽,投竿东海,旦旦而钓,期年而不得鱼。已而大鱼食之,牵巨钩,陷没而下,骛扬而奋髻,白波若山,海水震荡,声侔鬼神,惮赫千里。任公子得若鱼,离而腊之,自制河以东,苍梧以北,莫不厌若鱼者。已而后世诠才讽说之徒,皆惊而相告也。夫揭竿累,趋灌渎,守鲵鲋,其于得大鱼难矣!饰小说以干县令,其于大达亦远矣。是以未尝闻任氏之风俗,其不可与经于世亦远矣!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin