Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-04

(GMT+08:00) 2019-01-24 15:28:15     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-04

Iuj konfuceanoj, studentoj de Libro de Poezio kaj Libro de Ritoj, sin okupas je rompado kaj priŝtelado de antikvaj tomboj. Ilia majstro diris al tiuj, kiuj estis en la rompita tombo: "Jam tagiĝas. Kiel iras la afero?"

儒以《诗》《礼》发冢,大儒胪传曰:"东方作矣,事之若何?"

"Ni ankoraŭ ne demetis la vestojn de lia kadavro, sed ni trovis perlon en lia buŝo," respondis la junaj konfuceanoj.

小儒曰:"未解裙襦,口中有珠。"

La majstro diris:

"Kiel estas dirite en Libro de Poezio,

'Jen verdaj, verdaj estas la grenplantoj,

Kreskantaj vigle sur la montdeklivo.

Vivante li neniam almozdonis,

Kial post mort' kun perlo en la buŝo?'

Vi do kaptu liajn harojn sur la tempioj, tiru lian barbon malsupren, frapu lian mentonon per martelo kaj malfermu liajn makzelojn. Sed nepre tiel delikate, ke vi ne difektu la perlon en lia buŝo."

"《诗》固有之曰:'青青之麦,生于陵陂。生不布施,死何含珠为?'接其鬓,压其喙,儒以金椎控其颐,徐别其颊,无伤口中珠。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin