Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-05

(GMT+08:00) 2019-01-24 15:28:48     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-05

Iu disĉiplo de Laolaizi eliris por kolekti sekiĝintajn branĉojn por bruligado kaj hazarde renkontis Konfuceon. Reveninte en la domon li diris al sia majstro:

老莱子之弟子出薪,遇仲尼,反以告,曰:

"Tie estis viro kun longa trunko kaj mallongaj kruroj. Lia dorso estas iom malrekta, liaj oreloj malantaŭeniĝas kaj liaj brilaj okuloj direktiĝas foren kvazaŭ observante la tutan mondon. Mi ne scias, kiu li estas."

"有人于彼,修上而趋下,末偻而后耳,视若营四海,不知其谁氏之子。"

"Li estas Konfuceo," diris Laolaizi. "Venigu lin ĉi tien."

老莱子曰:"是丘也,召而来。"

Kiam Konfuceo envenis, Laolaizi diris al li:

仲尼至。曰:

"Konfuceo, se vi senigas vin je via aroganteco kaj via saĝa aspekto, vi fariĝos noblulo."

"丘,去汝躬矜与汝容知,斯为君子矣。"

Konfuceo riverencis kaj retroiris je du paŝoj. Poste, maltrankvila li ŝanĝis la mienon kaj demandis Laolaizi:

仲尼揖而退,蹙然改容而问曰:

"Ĉu mi povos fari ankoraŭ progresojn en miaj virto kaj lernado?"

"业可得进乎?"

"Ne," respondis Laolaizi, "ĉar vi, ne povante toleri la malbonojn de tiu ĉi unu generacio, neglektas la malfeliĉojn de dek mil generacioj estontaj. Ĉu tio venas de via mizera obstineco aŭ de via nesufiĉa inteligenteco? Peni plaĉi al la homoj per donado de favoroj al ili kaj fieri pri tia ago, estas honto dum la tuta vivo. Jen tio, kion faras la homoj mezkvalitaj: altiri la homojn per sia famo kaj kolekti ilin ĉirkaŭ si per profitoj. Ne estas preferinde laŭdi la bonan reĝon Yao kaj kondamni la tiranon Jie, ol forgesi ilin kaj fari neniajn komentojn. Agi kontraŭ via denaska naturo estas vundi vin mem, kaj perturbi vian trankvilan menson kondukas vin al devojiĝo. La saĝulo estas senhasta en la plenumado de io ajn, kaj tial li ĉiam atingas sukceson. Kial do vi ĉiam fanfaronas pri viaj atingoj?"

老莱子曰:"夫不忍一世之伤,而骜万世之患。抑固娄邪?亡其略弗及下?惠以欢为骜,终始之丑,中民之行进焉耳!相引以名,相结以隐。与其誉尧而非桀,不知两忘而闭其所誉。反无非伤也,动无非邪也,圣人踌躇以兴事,以每成功。奈何哉,其载焉终矜尔!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin