Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-06

(GMT+08:00) 2019-01-24 15:28:48     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-06

Iun nokton, la duko Yuan de la regno Song havis sonĝon pri iu viro kun distaŭzitaj haroj, kiu enrigardis tra flanka pordo kaj diris:

宋元君夜半而梦人被发窥阿门,曰:

"Mi venas de la abismo nomata Zailu. Kiam mi estis survoje kiel sendito de la Klara Akvo al la Rivera Dio, mi estis kaptita de fiŝisto Yu Ju."

"予自宰路之渊,予为清江使河伯之所,渔者余且得予。"

Kiam la duko vekiĝis, li ordonis, ke oni interpretu la sonĝon. Oni respondis al li:

元君觉,使人占之,曰:

"Tio estas sankta testudo."

"此神龟也。"

"Ĉu inter la fiŝistoj troviĝas iu, kiu estas nomata Yu Ju?" demandis la duko.

君曰:"渔者有余且乎?"

"Jes," oni respondis.

左右曰:"有。"

"Venigu lin al la kortego," diris la duko.

君曰:"令余且会朝。"

Kiam Yu Ju aperis en la kortego la sekvan tagon, la duko Yuan diris:

明日,余且朝。

"Kion vi kaptis lastatempe?"

君曰:"渔何得?"

"Mi trovis blankan testudon en mia reto," respondis la fiŝisto. "Ĝia karapaco mezuriĝas cirkonference je kvin ĉi-oj."

对曰:"且之网得白龟焉,其圆五尺。"

"Prezentu vian testudon," ordonis la duko.

君曰:"献若之龟。"

Kiam la testudo estis alportita al la kortego, la duko ne povis decidi, ĉu ĝi estu mortigita aŭ bredata. Finfine li decidis konsulti la orakolon. La respondo estis: Mortigu la testudon por fari aŭguradon. La testudo do estis mortigita kun la ŝelo utiligata por la aŭgurado, kaj el la sepdek du aŭguroj, kiujn oni faris sur la ŝelo, neniu pruviĝis malvera.

龟至,君再欲杀之,再欲活之。心疑,卜之。曰:"杀龟以卜吉。"乃刳龟,七十二钻而无遗筴。

Konfuceo diris pri tio:

仲尼曰:

"La sankta testudo povis aperi al la duko Yuan en ties sonĝo, sed ĝi ne povis eskapi el la fiŝreto de Yu Ju. Ĝi estis sufiĉe saĝa por fari sepdek du respondojn en la aŭgurado sen pruviĝi malvera, sed ĝi ne povis eskapi la seniĝon je sia internaĵo for de la ŝelo. Tial, el tio ni povas vidi, ke la homa saĝeco havas sian elĉerpiĝon kaj ke la spirita povo havas siajn limojn. La perfekta saĝeco povas esti superita de la ruzoj de dek mil personoj. La fiŝo timas la pelikanon, sed ne scii eviti la fiŝreton. Forĵetu vian etan inteligentecon, kaj vi estos lumigita per la granda inteligenteco; forĵetu vian ŝajnigitan bonfaremon, kaj vi havos naturan bonfaremon. La bebo ellernas paroli sen majstra instruisto, ĉar ĝi vivas inter la homoj, kiuj scias paroli."

"神龟能见梦于元君,而不能避余且之网;知能七十二钻而无遗荚,不能避刳肠之患。如是则知有所困,神有所不及也。虽有至知,万人谋之。鱼不畏网而畏鹈鹕。去小知而大知明,去善而自善矣。婴儿生,无石师而能言,与能言者处也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin