Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-07

(GMT+08:00) 2019-01-25 11:07:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-07

Huizi diris al Zhuangzi: "Viaj vortoj estas senutilaj."

惠子谓庄子曰:"子言无用。"

"Nun ke vi scias, kio estas senutila, mi povas paroli kun vi pri tio, kio estas utila," diris Zhuangzi. "Kvankam la tero estas vasta kaj granda, sed tio, kio utilas al vi, estas nur loketo, kiu sufiĉas por subporti viajn piedojn. Sed se vi forfosos la teron ĉirkaŭ viaj piedoj ĝis vi povus atingi la inferon, ĉu tiam estos ankoraŭ utila la peceto da tero, sur kiu vi staras?"

庄子曰:"知无用而始可与言用矣。天地非不广且大也,人之所用容足耳,然则侧足而垫之,致黄泉,人尚有用乎?"

"Certe ne," diris Huizi.

惠子曰:"无用。"

"Tiuokaze," diris Zhuangzi, "estas evidente, ke la senutileco estas utila."

庄子曰:"然则无用之为用也明矣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin