Neĝo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-03 08:49:45     Redaktoro:Li

Neĝo

 

Verkis Luxun

Tradukis Minosun

 

La pluvo de varma sudo neniam transformiĝis en neĝoflokojn, kiuj estus glaciaj, duraj kaj brilaj. Multesciaj homoj sentas ĝin monotona, kaj ĉu ĝi mem ankaŭ trovas sin malfeliĉa? Sed la suda neĝo estas humida kaj ĉarma ĝis ekstrema grado. Ĝi estas la informo pri printempo ankoraŭ svage sin kaŝanta kaj la haŭto de fortikega virgulino. En la neĝa dezerto manifestiĝas sangaruĝaj kamelifloroj, unupetalaj umefloroj verdhele blankaj, kaj malhele flavaj kimonantfloroj; kaj sub la neĝo ankoraŭ kreskas sovaĝaj herboj glacie verdaj. Vere mankas papilioj; ĉu abeloj venas kolekti la mielon de kamelifloroj kaj umefloroj, pri tio mi ne certas en mia memoro. Sed antaŭ mi kvazaŭ videblus, ke vintraj floroj disfloras sur la neĝa sovaĝejo, kaj multaj abeloj flugas senhalte; kaj ankaŭ aŭdeblus, ke ili tumultas zumante.

Blovante la frostiĝintajn manetojn purpurajn kiel zingibro, sep aŭ ok infanoj kune modlas neĝan statuon de arahanto. Pro ilia malsukceso la patro de unu el ili venas helpi. La statuo jam altas pli multe ol la infanoj. Ĝi estas maso supre malgranda, malsupre granda, kaj tiel forme svaga, ke oni ne povas distingi, ĉu ĝi estas kukurbo aŭ arahanto. Sed ĝi, pure blanka, tre hela, kompaktiĝas per sia propra malsekeco kaj do treme brilas en la tuto. La infanoj uzas longanojn kiel ĝiajn okulojn, kaj ŝtelas ruĵon el la tualetujo de iu patrino el ili, por ŝminki ĝiajn lipojn. Jen aperas vera arahanto. Nun ĝi sidas en la neĝo kun la okuloj brilaj kaj la lipoj ruĝaj.

En la sekvanta tago kelkaj infanoj ankoraŭ ĝin vizitas: kontraŭ ĝi ili klakfrapas la manojn, balancas la kapon, kaj gaje ridas. Sed en la fino ĝi sidas nur sola. En serena tago ĝia haŭto defelas, dum en la frosta nokto ĝi glaciiĝas sur si kaj fariĝas figuro maldiafana. Post kelkaj sinsekvaj sunbrilaj tagoj ĝi jam aliformiĝis en oni ne scias kion, kaj la ruĵo ankaŭ forpaliĝis komplete.

Kaj tamen la nordaj neĝoflokoj flirtintaj ĉiam aspektas kiel polveroj, sableroj, neniel kuniĝantaj. Ili disŝutiĝas sur tegmentojn, teron kaj velkintajn herbojn. La neĝo sur tegmentoj jam frue degelis kaŭze de la hejta varmo en homa domo. Ĉio alia, en serena vetero, post kiam subite alblovas turniĝanta vento, energie disflugas kaj ore brilas en la suna lumo, same kiel densa nebulo, kiu envolvas fajroflamon, kirliĝas kaj supren leviĝas, sin plenigas en la universo; kaj la universo siavice ruliĝas kaj scintilas ascendante.

Sur la senlima dezerto, sub la frosta ĉielo, tio, kio ruliĝas kaj ascendante scintilas, estas la spirito de la pluvo…

Jes, ĝi estas la soleca neĝo, mortinta pluvo, kaj pluva spirito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin