Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §27-01

(GMT+08:00) 2019-02-10 13:10:19     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§27

§27-01

El miaj paroloj la naŭ dekonoj estas fablecaj kaj la sep dekonoj estas cititaj, dum la paroloj, kiujn mi eldiras ĉiun tagon laŭ la cirkonstancoj, estas konformaj al la naturo.

寓言十九,重言十七,卮言日出,和以天倪。

La naŭ dekonoj de miaj paroloj, kiuj estas fablecaj, sin apogas sur alies paroloj por klarigi miajn pensojn. La patro ne povas servi kiel svatanto por sia propra filo, ĉar liaj laŭdoj neniel egalas tiujn de aliaj. Tio estas kulpo ne de la patro, sed de la aliaj, kiuj dubas. Mi konsentas pri tio, kio estas la sama, kiel mia opinio, kaj malkonsentas pri tio, kio ne estas la sama, kiel mia opinio. Mi aprobas tion, kio estas la sama, kiel mia opinio, kaj malaprobas tion, kio ne estas la sama, kiel mia opinio.

寓言十九,藉外论之。亲父不为其子媒,亲父誉之,不若非其父者也。非吾罪也,人之罪也。与己同则应,不与己同则反。同于己为是之,异于己为非之。

La sep dekonoj de miaj paroloj, kiuj estas cititaj, celas meti finon al pluaj disputoj, ĉar ili estas diroj de respektindaj pliaĝuloj en la antikveco. Sed se iu pliaĝulo ne havas brilajn opiniojn, li ne povas esti kalkulata inter niaj respektindaj. Tiu, al kiu mankas la saĝeco kaj la virto de induloj, estas homo ne dotita per la Taŭo, kaj tiu, kiu ne estas dotita per la Taŭo, estas homo nur maljuna kaj senutila.

重言十七,所以已言也。是为耆艾,年先矣,而无经纬本末以期年耆者,是非先也。人而无以先人,无人道也。人而无人道,是之谓陈人。

Ĉar la ĉiutagaj paroloj laŭcirkonstancaj konformas al la naturo, ili disvastiĝas vaste kaj dise kaj multiĝas abunde kaj libere de la jarkomenco ĝis la jarfino. Kiam oni parolas sen vortoj, oni identigas sin kun la naturo, ĉar la vortoj ne estas naturaj kaj la naturo ne estas identigita kun la vortoj. Tial estas dirite: "Ne parolu per vortoj." Se oni parolas sen vortoj la tutan vivon, oni ja parolas, kvankam ne uzante vortojn. Tiuokaze kvankam oni neniam parolas la tutan vivon, oni ja parolas.

卮言日出,和以天倪,因以曼衍,所以穷年。不言则齐,齐与言不齐,言与齐不齐也。故曰:"言无言。"言无言,终身言,未尝言;终身不言,未尝不言。

Devas esti la kaŭzo, kial io estas akceptebla, kaj devas esti la kaŭzo, kial io estas neakceptebla. Devas esti la kaŭzo, kial io estas ĝusta, kaj devas esti la kaŭzo, kial io estas malĝusta. La kaŭzo, kial io estas akceptebla, estas, ke ĝi mem estas akceptebla, kaj la kaŭzo, kial io estas neakceptebla, estas, ke ĝi mem estas neakceptebla. La kaŭzo, kial io estas ĝusta, estas, ke ĝi mem estas ĝusta, kaj la kaŭzo, kial io estas malĝusta, estas, ke ĝi mem estas malĝusta.

有自也而可,有自也而不可;有自也而然,有自也而不然。恶乎然?然于然;恶乎不然?不然于不然。恶乎可?可于可;恶乎不可?不可于不可。

Ĉiu estaĵo naskiĝas akceptebla kaj ĉiu estaĵo naskiĝas ĝusta; neniu estaĵo naskiĝas neakceptebla kaj neniu estaĵo naskiĝas malĝusta. Se miaj ĉiutagaj paroloj laŭcirkonstancaj ne konformas al la naturo, kiel do ili povos daŭri longatempe? Ĉiuj estaĵoj estas dividitaj en diversajn kategoriojn kaj tipojn kaj sin sekvas reciproke en diversaj formoj. Ili komenciĝas kaj finiĝas en senfinaj cikloj, kio estas nekomprenebla al la homoj. Tio estas la ekvilibro de la naturo. La ekvilibro de la naturo signifas la konformecon al la naturo.

物固有所然,物固有所可。无物不然,无物不可。非卮言日出,和以天倪,孰得其久!万物皆种也,以不同形相禅,始卒若环,莫得其伦,是谓天均。天均者,天倪也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin