Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §27-06

(GMT+08:00) 2019-02-12 10:47:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§27

§27-06

La duonombro demandis la ombron:

罔两问于景曰:

"Ĵus vi vin klinis malsupren kaj nun vi vin rektigas; ĵus viaj haroj estis ligitaj supren kaj nun ili estas dise pendantaj; ĵus vi sidis kaj nun vi staras; ĵus vi promenis kaj nun vi staras senmove. Kial do ĉio tio?"

"若向也俯而今也仰,向也括而今也被发;向也坐而今也起;向也行而今也止:何也?"

"Kial vi demandas tiajn bagatelajn demandojn?" demandis la ombro. "Mi ja faris tiujn agojn, sed mi ne scias kial. Ĉu mi estas kiel la ŝelo de cikado aŭ mi estas kiel la haŭto deĵetita de serpento? Mi aspektas kiel la efektivaĵo, sed mi ne estas identa kun ĝi. Mi aperas kun la lumo de flamo aŭ de la suno kaj malaperas en la obskuro aŭ en la nokto. Ĉu mi dependas de la reala objekto? Sed la reala objekto mem ja dependas de io alia! Kiam la reala objekto venas, mi venas kun ĝi; kiam la reala objekto foriras, mi foriras kun ĝi; kiam la reala objekto moviĝas tien kaj reen, mi moviĝas tien kaj reen. Kio do estas demandinda pri ĉio tio?"

景曰:"叟叟也,奚稍问也!予有而不知所以。予,蜩甲也,蛇蜕也,似之而非也。火与日,吾屯也;阴与夜,吾代也。彼,吾所以有待邪,而况乎以有待者乎!彼来则我与之来,彼往则我与之往,彼强阳则我与之强阳。强阳者,又何以有问乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin