Vento (trad.) Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-25 11:26:34     Redaktoro:Li

Vento

Verkis Yang Jiang

Tradukis Vejdo

Kial la ĉielo kaj la tero limigas la venton inter si en tiel komplika maniero? Malmolaĵoj ĝin baras kaj molaĵoj ĝin volve tiras. Kiel ajn forte ĝi blovas, eĉ tra la ĉielskrapantajn montojn, tra la laŭvole etendiĝantajn arbarojn kaj tra la vastajn marojn, ĝi ne povas eskapi eksteren de la ĉielo kaj la tero. Eble pro tio la vento dumvive ne kvietas, kiel la homaj sentoj.

Eble la plej kvieta vento estas karesanta zefiro. Ĝi montras neniom da moviĝo, sed anstataŭ resti kvieta ĝi pretigas sin levi ventŝtormon. En bakantaj somertagoj la vento peze subpremas la ĉielon multe malalten, kaj la folietoj ĉe la arbopintoj pendas atakite de nenia ventbloveto. Ĉu tio indikas kvietecon de la vento? La forto de la vento jam povas esti anticipe sentata, kvazaŭ maldorma feroca besto en kaŭra pozo preta fari longan eksalton antaŭen. Nur karesanta zefiro montriĝas plej kvieta kaj nenio volas ĝin ĝeni. Jen arbofolioj rezignacias al ĝiaj ŝovoj, poploj kaj salikoj klinas sin sub ĝia puŝado, floroj kaj herboj fleksiĝas dekstren aŭ maldekstren laŭ ĝia pelado, pordoj kaj fenestroj servas kiel pasejoj por ĝiaj liberaj en-kaj eliroj, leĝeraj nuboj flose moviĝadas kune kun ĝi, kaj la akvosurfaco nestas en ĝia sino kaj milde obeemas al ĝia knedado. Laŭ la varmo kaj malvarmo de mateno kaj vespero, kaj laŭ la frosto kaj varmo de kvar sezonoj, alblovo de zefiro, kiel demalproksima kaj delikata sento, farbas la ĉielon kaj la teron per malsamaj koloroj de ĝojo kaj malĝojo. Kelkfoje ventblovo, tiom facilmova kaj tiom ĝoja, petole frapas kaj incitas dum la tuta vojo; kelkfoje ĝi blovas jen kun iom da delikata tristo, jen kun iom da malseketa mildeco, jen kun komfortiga ĝojo, jen kun mizera tristo. Kiu asertus, ke la ĉielo kaj la tero montras sin nekompatemaj? Ili eligas nur delikatan rideton kaj malpezajn suspirojn, nur lasante la senbridigitan venton bloveti karesante. Ĉar je ekmalstreĉigo ili ne povas ĝin regi.

Supozu, ke akvofluo konsideras ambaŭ riverbordojn tro strikte ĝin limigantaj, ĝi nur bezonas flui, flui, flui ĝis la maro, kie sin trovas neniaj limigoj kaj kiu donas liberan kuron al ĝi. Dume la vento, krom se ĝi estus strikte ĉirkaŭligata, ne povas liberiĝi de limigoj. Se iom malstreĉi ĝin kaj lasi ĝin blovi iom forte, arbobranĉoj firme kaptas ĝin sen ellaso, kaj ŝtoneto aŭ herbeto ĉe la piedoj rektigas sian korpon kun etenditaj brakoj por ĝin bari. Ĝi eĉ ne povas trapuŝi sin tra la tro malgrandaj fenestroj kaj tro mallarĝaj pordoj. Muroj ĝin ŝirmas kaj domoj ĝin enfermas. Sed ĉu la vento donas atenton al tiaĵoj? Ĝi simple kunportas ŝtonetojn kaj sablon, forblovas ĉiujn foliojn de arboj, puŝfaligas murojn kaj renversigas domojn. Kun pli da forto ĝi povas elradikigi arbojn, tute detrui montojn, levi altajn hulojn, kiuj forvoras grandan spacon da tero, kaj ruinigi domojn kaj kastelojn senspure. Kun furioza kaj trista hurlado, ju pli grandan reziston ĝi renkontas, des pli freneze ĝi impetas. Kiu povas sukcesi ĝin regi? Polvo kaj sablo flirtas en la aero, nuboj estas peze subpremitaj al la tero, la suno seniĝas je lumo kaj brilo, koloroj sur la tero jam malaperas. Ĝi povus ĝisfunde detrui la ĉielon kaj la teron por restaŭri la pratempan tohuvabohuon ne apartigantan la ĉielon kaj la teron.

Sed la vento entute ne povus levmalfermi angulon de la lazura ĉielo por forfuĝi. Kiel ajn violente ĝi blovas, ĝi ĉiuokaze enfermiĝas inter la ĉielo kaj la tero. Ĝi blovu, sed ĝi similas al la forto movata ĉe la marfundo, kiu levas ondon kaj ĝi denove subpremiĝas. La vento, en tia maniero, estas subpremita sub la ĉielo, kaj dum blovado, nur kaŭzas malordon sur la tero kaj ankoraŭ ne povas akiri liberecon kiel antaŭe. Fine ĝia kolero atingas la kulminon, ne plu intensiĝante, kaj fariĝas malviglaj spleno kaj ĉagreno, ĝuste kiel ekstrema tristo reduktiĝas al senlima rankoro, ekstrema orgia ĝojo al profunda tristeco, kaj ekstrema malespero al apatio. Kiam la vento laŭplaĉe furiozas ĝis la ekstremo, ĝi fariĝas elĉerpita. Ĉu rigore frosta vento, ĉu bakante varma vento, ĉu triste hurlanta vento, ĉu kolere muĝanta vento, post kelka tempo laŭgrade malfortiĝas, nur eligante longajn suspirojn, kaj poste perdas sian voĉon, kvazaŭ ĝi jam elĉerpus sian blovkapablon.

Sed, ĉu la vento vere povus elĉerpi sian blovkapablon? Okaze de ĝia kvieteco, ekzemple en vesperkrepusko, aŭdiĝas kelkaj mallaŭtaj elspiroj, kvazaŭ senhelpaj suspiroj de maljunulo rezignacia al la sorto. Entute la vento rifuzas obeemon. Eble pro tio la ĉielo kaj la tero stringas ĝin inter si.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin