Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-07

(GMT+08:00) 2019-02-26 11:03:03     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-07

Kiam la reĝo Zhao de la regno Chu perdis sian tronon, iu ŝafbuĉisto nomata Yue akompanis lin dum ties forkuro. Kiam la reĝo Zhao reakiris al si la regadon de la regno, li decidis rekompenci tiujn, kiuj lin sekvis dum la forkuro. La vico venis al la ŝafbuĉisto, sed tiu ĉi rifuzis akcepti la rekompencon, dirante:

楚昭王失国,屠羊说走而从于昭王。昭王反国,将赏从者,及屠羊说。屠羊说曰:

"Kiam lia majesto perdis la regnon, ankaŭ mi perdis mian okupon; kiam lia majesto reakiris sian regnon, ankaŭ mi povis rekomenci mian ŝafbuĉadon, kaj per tio mi reakiris mian titolon kaj mian salajron. Kial do necesus doni al mi plian rekompencon?"

"大王失国,说失屠羊。大王反国,说已反屠羊。臣之爵禄已复矣,又何赏之言。"

La reĝo donis insistan ordonon: "Li devas akcepti la rekompencon!"

王曰:"强之。"

La ŝafbuĉisto sin defendis, dirante: "La reĝo perdis sian regadon, kio ne estis mia kulpo, sekve mi ne devis submeti min al puno; nun la reĝo reakiris sian regadon, kio ne estas mia merito, tial mi ne kuraĝas akcepti lian rekompencon."

屠羊说曰:"大王失国,非臣之罪,故不敢伏其诛;大王反国,非臣之功,故不敢当其赏。"

La reĝo do ordonis: "Konduku la ŝafbuĉiston al mi!"

王曰:"见之。"

La ŝafbuĉisto diris: "Laŭ la leĝoj de la regno Chu nur tiu, kiu havas grandajn meritojn, povas honore ricevi aŭdiencon de lia majesto. Nu, mi havis nek sufiĉan inteligentecon por gardi la regnon, nek sufiĉan kuraĝon por mortigi la malamikojn. Mi forkuris en teruro, ĉar tiam, kiam la invadinta armeo de la regno Wu atakis Ying, nian ĉefurbon, mi estis timigita de la minacanta danĝero, kaj mi hazarde sekvis lian majeston dum la fuĝo. Nun lia majesto volas, kontraŭ la leĝoj kaj konvencioj, doni al mi aŭdiencon! Tio certe ne estas la okazaĵo, pri kiu mi volas, ke la mondo aŭdu."

屠羊说曰:"楚国之法,必有重赏大功而后得见。今臣之知不足以存国,而勇不足以死寇。吴军入郢,说畏难而避寇,非故随大王也。今大王欲废法毁约而见说,此非臣之所以闻于天下也。"

La reĝo diris tion al sia ministro Sima Ziqi:

王谓司马子綦曰:

"La ŝafbuĉisto Yue esprimis profundan ideon malgraŭ sia malalta pozicio. Mi volus, ke vi, en mia nomo, faru lin unu el miaj ministroj."

"屠羊说居处卑贱而陈义甚高,子其为我延之以三旌之位。"

Sima Ziqi transdiris la diron de la reĝo al la ŝafbuĉisto, kaj tiu ĉi diris:

屠羊说曰:

"Mi kompreneble scias, ke la pozicio de ministro estas multe pli nobla, ol tiu de buĉisto. Mi scias ankaŭ, ke ministro enspezas multe pli, ol buĉisto. Sed mi ne povas permesi al mia avideco je pli alta pozicio kaj je pli da enspezo alporti al lia majesto fifamon pri malobservo de la leĝo. Mi ne kuraĝas akcepti lian proponon kaj mi preferas resti en mia buĉejo."

"夫三旌之位,吾知其贵于屠羊之肆也;万钟之禄,吾知其富于屠羊之利也。然岂可以贪爵禄而使吾君有妄施之名乎?说不敢当,愿复反吾屠羊之肆。"

Kaj tiele la ŝafbuĉisto Yue persistis en sia malakcepto de la nomumo kaj la rekompenco.

遂不受也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin