Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-09

(GMT+08:00) 2019-02-28 10:36:22     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-09

Zengzi loĝis en la regno Wei. Li portis vintran robon subŝtofitan per kanabovato, kun la ekstera flanko jam eluzita ĝis ĉifoniĝo. Lia vizaĝo ŝvelis; liaj manoj kaj piedoj estis kovritaj de dika kalo. Li vivis la vivon sen kuirado de nutraĵoj dum kelkaj tagoj kaj sen novaj vestoj dum dek jaroj. Se li provus reĝustigi sian ĉapon, la laĉoj rompiĝus. La plej malforta ektiro de la antaŭa parto de lia robo povus nudigi liajn kubutojn. Kiam li forte tirus siajn ŝuojn sur siajn piedojn, la kalkanumoj malfiksiĝus. Trenante siajn eluzitajn ŝuojn, li kantis la himnojn el la epoko Shang. Lia resonanta voĉo plenigis la ĉielon kaj la teron, kvazaŭ ĝi venus el ia muzikilo el bronzo kaj ŝtono. La reĝo malsukcesis fari lin sia ministro kaj la princoj malsukcesis amikiĝi kun li. El tio oni povas konkludi, ke tiu, kiu strebas al sia idealo, forgesas sian korpon; ke tiu, kiu penas konservi sian sanon, forgesas siajn profitojn kaj avantaĝojn; kaj ke tiu, kiu dediĉas sin al la Taŭo, forgesas sian menson.

曾子居卫,蕴袍无表,颜色肿哙,手足胼骶,三日不举火,十年不制衣。正冠而缨绝,捉矜而肘见,纳屦而踵决。曳屦而歌《商颂》,声满天地,若出金石。天子不得臣,诸侯不得友。故养志者忘形,养形者忘利,致道者忘心矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin