Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-12

(GMT+08:00) 2019-03-04 08:38:35     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-12

Kiam Konfuceo estis sieĝita en la loko ĉe la limo inter la regno Chen kaj la regno Cai, li ne povis fari kuiradon de nutraĵo dum sep tagoj. Li vivtenis sin nur per manĝeblaj sovaĝaj herboj. Pala kaj laca, li senĉese ludis liuton kaj kantis en la ĉambro. Ekstere, Yan Hui ŝirkolektis manĝeblajn herbojn, dume Zilu kaj Zigong plende parolis inter si:

孔子穷于陈蔡之间,七日不火食,藜羹不糁,颜色甚惫,而弦歌于室。颜回择菜,子路、子贡相与言曰:

"Dufoje nia majstro estis forpelita el la regno Lu; li estis malpermesita eniri en la regnon Wei; li estis ofendita en la regno Song, kaj la arbo, sub kiu li prelegis, estis hakfaligita; li havis nenian elirejon en la regnoj Song kaj Zhou; kaj nun li estas sieĝita inter la regnoj Chen kaj Cai. Plie, tiuj, kiuj provis murdi nian majstron, ricevis nenian decan punon, kaj ĉiaj ofendoj neniel estas malpermesitaj. Sed nia majstro ankoraŭ senĉese kantas kaj ludas la liuton. Kiu alia noblulo povus toleri la hontigon ĝis tia grado?"

"夫子再逐于鲁,削迹于卫,伐树于宋,穷于商周,围于陈蔡。杀夫子者无罪,藉夫子者无禁。弦歌鼓琴,未尝绝音,君子之无耻也若此乎?"

Trovante neniajn vortojn por respondi, Yan Hui raportis tiujn parolojn al Konfuceo, kiu, ŝovinte flanken sian liuton, suspiris kaj diris:

颜回无以应,入告孔子。孔子推琴,喟然而叹曰:

"Kiel etspiritaj estas Zilu kaj Zigong. Voku ilin ĉi tien, ke mi ilin alparolu."

"由与赐,细人也。召而来,吾语之。"

Post kiam ili eniris, Zilu diris:

子路、子贡入。子路曰:

"Enfalinte en tian situacion, ni havas nenian eliron!"

"如此者,可谓穷矣!"

"Kia sensencaĵo!" diris Konfuceo. "La saĝulo, kiu komprenas la Taŭon, vidas ĉiun vojon malfermita al li, dum tiu, kiu ne komprenas la Taŭon, vidas neniun vojon antaŭ si. Ĉar mi firme tenas min je la humaneco kaj la justeco, mi suferas malfeliĉojn en tiu ĉi senorda kaj maljusta mondo. Tio neniel devas esti konsiderata kiel situacio sen eliro. Ekzamenante mian konsciencon mi ne vidas min mizera koncerne la Taŭon. Antaŭ la malfeliĉo kaj la danĝero mi neniam perdas mia virton. Kiam la malvarma vintro venas kaj falas la neĝo kaj la prujno, mi volas profiti de tiu ĉi okazo por vidi la ankoraŭ verdan lukson de la pinoj kaj cipresoj. Ĉe tiu ĉi lumo, ĉu mia sieĝiĝo inter la regnoj Chen kaj Cai, ne prezentas raran ŝancon por mi?"

孔子曰:"是何言也!君子通于道之谓通,穷于道之谓穷。今丘抱仁义之道以遭乱世之患,其何穷之为?故内省而不穷于道,临难而不失其德。天寒既至,霜露既降,吾是以知松柏之茂也。陈蔡之隘,于丘其幸乎。"

Ĉe tiuj ĉi vortoj Konfuceo reprenis sian liuton kaj rekomencis trankvile sian kantadon. Tiam Zilu, sentante sin inspirita kaj ekscitita, prenis sian ŝildon kaj ekdancis kiel bravulo. Zigong diris:

孔子削然反琴而弦歌,子路戚然执干而舞。子贡曰:

"Mi hontas, ke mi ne sciis, kiel alta estas la ĉielo kaj kiel profunda estas la tero!"

"吾不知天之高也,地之下也。"

En la antikveco la homoj, kiuj atingis la Taŭon, trovis ĝojon kaj plezuron kiel en la favoraj situacioj, tiel ankaŭ en la malfavoraj. Ilia plezuro ne venis el la videblaj avantaĝoj aŭ malavantaĝoj. Kun la Taŭo kaj la virto enprofundiĝintaj en la menso, ili kredis, ke la malavantaĝoj povos turniĝi en avantaĝojn, kaj inverse, same kiel la somero cedos la lokon al la vintro kaj la pluvo sekvos la venton. Jen kial Xu You trovis plezuron en la izoliteco sur la norda bordo de la rivero Yingshui kaj Gong Bo vivis senzorgan vivon sur la monto Qiushou.

古之得道者,穷亦乐,通亦乐,所乐非穷通也。道德于此,则穷通为寒暑风雨之序矣。故许由娱语颍阳,而共伯得乎求首。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin