Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-15

(GMT+08:00) 2019-03-06 08:29:38     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-15

Kiam la dinastio Zhou komencis fondiĝi, troviĝis du nobluloj nomataj Bo Yi kaj Shuqi, kiuj vivis en la regno Guzhu. Ili diskutis inter si:

昔周之兴,有士二人处于孤竹,曰伯夷、叔齐。二人相谓曰:

"Oni diras, ke en la okcidento vivis iu, kiu ŝajnas atingi la Taŭon. Ni do iru lin vidi."

"吾闻西方有人,似有道者,试往观焉。"

Kiam ili alvenis al la sudo de la monto Qi, la reĝo Wu de Zhou, aŭdinte pri tio, sendis sian fraton Dan, por ilin akcepti. Dan diris al ili:

至于岐阳,武王闻之,使叔旦往见之。与盟曰:

"Ni proponas al vi la unuarangan oficon kun duobla salajro. Ni do ĵuru aliancon inter ni."

"加富二等,就官一列。"

Tion dirinte, li skribis la ĵuron. Poste li sigelis la skribitan ĵuron per bova sango kaj enterigis ĝin en la loko, kie la ĵuro okazis.

血牲而埋之。

La du homoj interŝanĝis rigardon kaj ekridetis. Ili diris:

二人相视而笑,曰:

"Ho, kiel strange! Tio estas tute kontraŭ la Taŭo, pri kiu ni parolas. Iam, kiam Shennong regis super la lando, li laŭsezone kultis diojn kaj faris oferadojn. Kvankam li estis tre pia, li neniam petis favorojn. Kun lojaleco kaj sincereco, li regis sian popolon, farante sian plejeblon kaj postulante nenian redonon. Li lasis siajn regatojn agi laŭ sia bontrovo. Ili ĝuis la liberecon sin okupi je la regado aŭ je la administrado, se ili estis fervoraj por tio. Oni ne penis rikolti sukceson sur la ruino de alies malsukceso, nek faris sin supera al homoj de malaltaj kaj modestaj pozicioj, nek profitis de la okazo ĉasi sian propran profiton.

"嘻,异哉!此非吾所谓道也。昔者神农之有天下也,时祀尽敬而不祈喜;其于人也,忠信尽治而无求焉。乐与政为政,乐与治为治。不以人之坏自成也,不以人之卑自高也,不以遭时自利也。"

"Kaj nuntempe, kontraŭe, vidante la reĝlandon en malordo, la Zhou-anoj perdis nenian tempon por renversi la dinastion Shang. Ili respektas la intrigemajn homojn, kiuj okupas superan postenon; subaĉetas oficistojn, kiuj okupas malsuperajn postenojn; kaj sin turnas al la armilojn por fari minacon al aliaj. Nun ili prezentas la ĵuron de alianco por montri sian sincerecon kaj mortigas la beston por sigeli sian ĵuron; ili fanfaronas pri siaj virtaj agoj por gajni la popolan subtenon, kaj buĉas la popolon por akiri riĉaĵojn. Ĉio ĉi tio povas nur krei pluan ĥaoson anstataŭ tiranecon. Ni aŭdis, ke la antikvaj induloj ne evitis sian respondecon en la paca kaj prospera tempo, nek trenis malnoblan ekzistadon nur por konservi sian vivon en la ĥaosa tempo. Nun ke la mondo estas tiel malluma kaj malbona, kaj la virto de la Zhou-anoj estas tiel dekadencanta, ni do preferu konservi nian karakteron nobla kaj nian konduton senmakula, ol nin malpurigi restante ĉi tie kun Zhou-anoj."

今周见殷之乱而遽为政,上谋而下行货,阻兵而保威,割牲而盟以为信,扬行以悦众,杀伐以要利。是推乱以易暴也。吾闻古之士,遭治世不避其任,遇乱世不为苟存。今天下暗,周德衰,其并乎周以涂吾身也,不如避之,以挈吾行。"

Tion dirinte, la du homoj komencis sin direkti norden kaj atingis la monton Shouyang, kie ili mortis de malsato.

二子北至于首阳之山,遂饿而死焉,

Homoj kiel Bo Yi kaj Shuqi, eĉ se la riĉaĵoj kaj honoroj estas proponataj al ili, ne ilin prenas je la kosto de la principo. La nobla spirito, la perfekte virta konduto, la ĝuo de la plezuro trovita en siaj agoj, la sinapartigo disde la malpuraĵoj de la mondo — jen la kvalitoj, kiuj konsistigas ilian altan moralecon.

若伯夷、叔齐者,其于富贵也,苟可得已,则必不赖。高节戾行,独乐其志,不事于世。此二士之节也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin